La burgo Schönecken' estas la ruino de montburgo sur alteco de 652.1 m super la samnoma vilaĝo Schönecken en la valo de la rivero Nims en la okcidenta Ejfelo en la distrikto Bitburg-Prüm, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La burgo staris sur malalta montdorso meze de vala baseno. Ĉirkaŭas ĝin pli altaj montoj.
La burgo Schönecken nomiĝis ankaŭ „Bella Costa“ aŭ „Clara Costa“.