Buldozo aŭ skrapmaŝino, skrapegilo estas fortika kaj peza raŭpveturilo ekipita per antaŭa ŝtala lamenego kaj destinita por senradikigo, transportado, nivelado kaj densigado de grundo. Buldozoj havas kutime raŭpojn, sed ekzistas ankaŭ kun radoj.
Ankaŭ iuj agrikulturistoj uzas buldozojn, ĉefe por densigo de maizosilo.