Bulawayo [bulavajo] estas metropolo, la dua plej granda urbo, komerca ĉefurbo kaj universitata urbo en Zimbabvo. Laŭ stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 665 940 loĝantoj sur areo de 1 706,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 390 loĝantoj/km².
Loka reĝo fondis Bulawayo-n ĉirkaŭ en 1840. En 1893 la britoj okupis la setlejon, kiu ricevis la rangon urbeto post 4 jaroj. En 1896 lokaj triboj vane sieĝis Bulawayo-n. Ĝi ricevis statuson urbo en 1943. En 1992 pro la malbona kaj malmulta akvoĥolero okazis.
Bulawayo havas subtropikan klimaton. Ĝenerale estas sudorienta vento. Jare pluvas po 590 mm. Precipe inter decembro-februaro pluvas. La temperaturo averaĝe estas 19 °C.