Bordelo (el la latina bordellum)[1] estas domo aŭ parto de domo, aranĝita por la komerco per prostituado.
Historio
En Efezo, prostituo estis parto de la Afroditokulto. Daŭre ekzistas la ruinoj de la bordelo en la centro de la antikva urbo kaj la sagoj tienaj gravuritaj en la pavimo.
En Pompejo, ekzistas la restoj de bordelo, nomita Lupanar, elfosita el la cindroj de Vezuvio.
En Mezepoko, episkopoj reguligis la funkciadon de bordeloj.
Famiĝis la berlina bordelo Salon Kitty, kiu servis ankaŭ al spionado dum la nazia epoko (1933-1945).
Notoj
Eksteraj ligiloj