Hope uzis sprithavan kaj iomete timeman karakteron dum liaj amuzprestoj, kaj li estis populara kaj agnoskata tramonde. En 1997 li ricevis la Freedom Award (Liberecan Premion) de la Ronald Reagan Prezidanta Fondaĵo, je lia 94-a naskotag-festo. La premion ricevis Hope pro lia amuzado de usonaj soldatoj, dum ili turneis milite. La 17-an de majo1998 li fariĝis honora britakavaliro ĉe la brita ambasadorejo en Vaŝingtono. Li ricevis kvin honorajn Akademiajn Premiojn dum sia kariero.