Blue Ridge (t.e. Blua Kresto), ankaŭ nomata North Beach (t.e. Norda Plaĝo estas kvartalo en la urbo Seatlo en la usona subŝtato Vaŝingtonio. Ĝi situas tre nordokcidente en la urbo. Ĝi havas luksan etoson, kaj konsistas plejparte el unufamiliaj hejmoj. "Blue Ridge" estas pli ofte uzata pri la orienta/norda parto de la kvartalo, kaj "North Beach" pri la sudokcidenta, apud Parko Golden Gardens.[1]