La Blua ŝterno aŭ Blugriza ŝterno (Procelsterna cerulea) estas marbirdo de la ŝternoj aŭ familio de Ŝternedoj.
Aspekto
Temas pri eta ŝterno, 25–30 cm longa kun enverguro de 46–61 cm kaj pezo de 170-285 g. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj ne estas plumarŝanĝo laŭ la sezono. Ĝi estas blugriza supre kun tre helgrizaj kapo kaj subaj partoj kaj subflugiloj; la vosto estas mallonga, griza kaj forkoforma. Pli eta ol la Blankofrunta ŝterno, sed kun beko (tre akrapinta), okulo kaj kruroj nigraj kaj la piedoj havas pli helajn retojn (flavecajn). La okuloj estas grandaj kaj aspektas pli grandaj pro la ankaŭ nigraj okulringoj. Junuloj estas similaj sed iom brunaj supre.
Disvastiĝo
Ĝi troviĝas en Samoo, la insularo Kuk, Fiĝio, Franca Polinezio, Kiribato, insularo Marŝaloj, Nov-Kaledonio, Tongo, Tuvalo kaj Havajo kun amerika plilongigo de la teritorio ĉe Paskinsulo kaj aliaj insuloj de Ĉilio. Ĝi iam estis kiel vaganto en Aŭstralio kaj Japanio. Ties natura medio estas malfermaj, neprofundaj maroj en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de suda Pacifiko, plej ofte ĉe insuloj.
Kutimoj
Ili manĝas ĉe klifoj aŭ marbordoj, plukas ekde la nestejoj aŭ plonĝas surfacen por kapti fiŝojn, krustulojn kaj kalmarojn.
La Blua ŝterno konstruas neston el algoj surgrunde inter rokoj kaj plantoj, kie la ino demetas nur unu brunflavan makulitan ovon. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol unu monato. Reproduktado komencas aŭguste kaj finas decembre antaŭ la komenco de la fino de la sudhemisfera somero.
La Griza ŝterno (Procelsterna albivitta) anstataŭas la specion de la Blua ŝterno sude de la teritorio; ambaŭ estis antaŭe konsideritaj kiel ununura specio, sed lastatempe oni konsideras ilin kiel disigitaj.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- [www.nationalparks.nsw.gov.au/PDFs/tsprofile_grey_ternlet.pdf Anglalingva ejo pri Blua ŝterno; aŭstralia registaro]