En tiu relative mallonga kariero li unuope gajnis 62 internaciajn turnirojn, inter ili 11 el la serio de Granda Ŝlemo. Li inter la jaroj 1976 kaj 1980 kvinfoje unu post la alia gajnis la Britian Malferman Turniron de Wimbledon, kaj ses fojojn gajnis la Francian Malferman Turniron. Krom tiuj unuopaj sukcesoj, li interalie en 1975 kun la sveda nacia teamo gajnis la Davisan Pokalon por sia lando. En 1979 kaj 1980 li estis la senkonkurence plej bona tenisisto tutmonde. Pro siaj sukcesoj li konsideriĝas la elstara tenisisto ĉirkaŭ la jaro 1980, kaj entute unu el la plej bonaj sportistoj en la historio de Teniso. Li estis dekstramana, kaj enkondukis novan teknikon bati la pilkojn maldekstre de si per ambaŭmana premo de la rakedo, kiu donis al la batoj apartan forton. En la lasta kvarono de la 20-a jarcento tiu tekniko estis kopiita de tre multaj plenkreskaj kaj infanaj, profesiaj kaj hobiaj tenisistoj.