Bill McKibben - naskiĝis la 8-an de decembro 1960 en Palo Alto - estas verkisto, mediprotekta, klimata kaj homrajta aktivulo en Usono. En 2014 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.