Bharrat Jagdeo (nask. la 23-an de januaro 1964) estas prezidento de Gujano ekde la 11-a de aŭgusto 1999. Antaŭe li devis esti ministro de financoj kaj li fariĝis prezidento post Janet Jagan, kiu rezignis pro sanstato. Li gajnis du balotojn, en la jaro 2001 kaj en 2006. Li estas la plej juna ŝtatestro en la Karibia Komunumo. Li havas barat-gujanan devenon.