La Berbera cervo (Cervus elaphus barbarus) aŭ Atlasa cervo estas subspecio de ruĝa cervo kiu estas indiĝena de Nordafriko.
Priskribo
La Berbera cervo estas pli malgranda ol la tipa ruĝa cervo. Ties korpo estas malhelbruna kun kelkaj blankaj punktomakuloj ĉe flankoj kaj dorso. La ramuroj (osto-kornoj) ne havas la duan pinton.
Teritorio
La Atlasa cervo estas la nura membro de la cerva familio kiu estas indiĝena de Afriko. Ĝi loĝas en densaj, humidaj arbaraj areoj de Alĝerio, Tunizio kaj Maroko.[1] Ĝi estis iam ĉasita ĝis formorto, sed specimenoj el la Tunizia populacio estis reenmetitaj en la 1990-aj jaroj.[1]
Referencoj
Eksteraj ligiloj