Benjamin Apthorp Gould (la 27-an de septembro 1824 – la 26-an de novembro 1896) estis usona astronomo. Li estas fondinto en 1849 de la Astronomical Journal, unua direktoro de la Observatorio de Kordobo kaj iniciatianto de astronomiaj kaj meteologiaj studoj en Argentino; la rezultoj de liaj kampanjoj de observo estis eldonita en 1879 sub la nomo de Uranometría argentina. En la sama jaro, li malkovris la zonon de Gould, kiu estas ringo da steloj klinita de ĉ. 20° rilate al la galaksia ebeno.