Belmonte de San José [belMONte desanĥoSE], kaj en kataluna Bellmunt de Mesquí, estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la nordorienta komarko Bajo Aragón, kies administracia ĉefurbo estas Alcañiz. La loknomo Belmonte de San José estas etimologie komprenebla kiel Bela Monto de Sankta Jozefo.
Geografio
Ĝi estas je 154 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 661 msm de altitudo. La municipa teritorio estas en la oriento de la komarko en kiu ĝi limas kun kvar aliaj municipoj inter kiuj Torrevelilla okcidente. Ĝi estas inter Fórnoles oriente kaj La Cañada de Verich okcidente; la triopo estas en la strio kie oni parolas la katalunan lingvon.
La municipa teritorio estas trapasata per parto de la nacia ŝoseo N-232, de la regiona ŝoseo A-1409 (Castelserás-Aguaviva) kaj de lokaj ŝoseoj. La orografio de la teritorio estas kruta, kun nombraj ravinoj kaj altaĵoj. La rivero Mezquín [mezKIN], alfluanto de Guadalope, ekfluas kaj trafluas tra la teritorio. La altitudo gamas inter 939 m sur montopinto sude de la teritorio kaj 500 m borde de la rivero Mezquín, en la norda pinto.
Kelkaj restaĵoj atestas pri la pasinteco de la areo jam el iberoj kaj de epoko de araboj. La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj ĝi estis donita al la Ordeno de templanoj. La unua dokumento en kiu aperas Belmonte estas la ĉarto Carta Puebla de 1232 donita de Jakobo la 1-a de Aragono en kiu la loko nomiĝis Belmonte. Per Dekreto de 27a de junio 1916 oni aldonis de Mezquín (alude al la rivero) cele al distingo disde aliaj samnomaj lokoj Belmonte en la lando. En 1980 oni aprobis nomŝanĝon pro la simileco de Mezquín kun "mezquino", kiu estas pejorativa adjekto, al aktuala nomo Belmonte de San José.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Belmonte de San José kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 123 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Aktualo
Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la trinava preĝejo, ermitejoj, urbodomo, blazondomoj, arko el iaman muregoj, pontoj, neĝujo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.