Bechlín (germaneBechlin) estas municipo en Ĉeĥio proksime de Roudnice nad Labem (6 km) en distrikto Litoměřice. Ĝi konsistas el 2 partoj - Bechlín kun 280 domoj kaj Předonín kun 198 domoj. En la jaro 2024 tie loĝis 1 349 loĝantoj.
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1295. Arĥeologiaj trovoj tamen pruvas pli fruan ekziston de la setlejo. Nomdeveno ne estas klara. Laŭ unu supozo la nomo devenas el germana Bächlein (rojeto), laŭ la dua, pli verŝajna ĝi devenas de propra nomo Bach (Baĥ), kiu batalis en ĉirkaŭaĵo ĝis li estis mortigita de Karolo la Granda.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 074
1880
1 096
1890
1 165
1900
1 264
1910
1 406
1921
1 405
Jaro
Loĝantoj
1930
1 492
1950
1 275
1961
1 376
1970
1 250
1980
1 145
1991
1 082
Jaro
Loĝantoj
2001
1 114
2011
1 175
2014
1 249
2016
1 243
2017
1 251
2018
1 250
Jaro
Loĝantoj
2019
1 266
2020
1 269
2021
1 253
2022
1 311
2023
1 347
2024
1 349
Memorindaĵoj
Kiel la plej malnovan memoraĵon oni rigardas preĝejon de Sankta Venceslao kun sonorilturo, kie troviĝas fundamento el 12-a jarcento. Post diversaj alikonstruoj kaj alkonstruoj kaj incendio en jaro 1666 ĝi estis denove konstruita barokstile.
Plua memoraĵo estas pseŭdorenesanca vilao de A. Švagrovský kun trabarmuro, konstruita de Jan Zeyer, frato de poeto Július Zeyer. En la vilao ofte restadis fama ĉeĥa poeto Jan Neruda, kiu tie verkis sian poemaron "Kosmaj kantoj".
Vilaĝa lernejo estas unu el la plej malnovaj en la tuta distrikto. Instruado en ĝi komenciĝis jam 1786-10-09. En la jaro 1927 ĝi estis malkonstruita kaj anstataŭita per nova konstruaĵo en alia loko en la vilaĝo, kie ĝi troviĝas ĝis hodiaŭ.
Ĉirkaŭaĵo
En ĉirkaŭaĵo de la municipo eblas viziti rokreliefojn nomataj Kapoj de diablo.