La loĝantojn de Beaune oni kutime nomigas Beaunois [bonŭa]. La urbo estas famkonata pro sia hospico, eksa malsanulejo kiu fariĝis muzeo.
Geografio
La urbo troviĝas sur deklivo de la Pariza Baseno. Tra la urbo fluas la rivero Bouzaise, kies akvofonto situas en Beaune mem. Du aliaj riveretoj fontis en Beaune: Aigue kaj Genet.
Klimato
La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 745 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 2000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 11,5 °C.
Ekonomio
Plej multaj enspezoj venas de la vino kaj la malsanulejo. Decembron 2007, 1 412 entreprenoj pagis 17 940 salajrojn.
Unu mustardejo fabrikas diĵonan mustardon kaj burgonjan mustardon.
Diĵona mustardo estas nur recepto (ĝi ne estas fabrikata en Dijon).
Burgonja mustardo estas fabrikata kun burgonja Brassica juncea kaj burgonja blanka vino.
Biero
Unu bierfarejo fabrikas bieron nomatan Belenium.
Iam bierfarejo fabrikas bieron nomitan La Suprême de Beaune[4].
Demografio
Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune
1793
1800
1806
1821
1831
1836
1841
1846
1851
10 114
8 344
9 298
9 947
9 908
10 678
10 585
11 362
10 969
Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune, daŭrigo (1)
1856
1861
1866
1872
1876
1881
1886
1891
1896
10 453
10 715
10 907
11 176
11 421
12 038
12 146
12 470
13 726
Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune, daŭrigo (2)
1901
1906
1911
1921
1926
1931
1936
1946
1954
13 887
13 540
13 049
11 661
11 990
11 862
12 161
11 990
13 175
Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune, daŭrigo (3)
1962
1968
1975
1982
1990
1999
2006
2009
2010
15 367
16 874
19 060
20 207
21 289
21 923
21 778
22 516
22 394
Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune, daŭrigo (4)
2011
2012
2013
-
-
-
-
-
-
21 872
21 806
21 838
-
-
-
-
-
-
(Fontoj: Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[5], datumbazo de la INSEE ekde 1968.)
Historio
Antaŭ 1203
Homoj de neolitiko ĝis Halŝtata ferepoko loĝis ĉefe en la altoj kaj apud fontoj (Bouzaize, Aigue). De neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny.
Nur dum la Latena Ferepoko, aperis logejoj kaj vojoj en la ebenaĵo apud la fontoj dediĉitaj al Belenos, la gaŭla dio de akvo. La nomo Beaune devenas de Belenos. La urbo prosperis dum la romia periodo ĝis ĉirkaŭ 259 kaj la invadoj. Tiam ĉirkaŭ 275, la urbaj muroj konstruiĝis en mallonga areo. Ĉirkaŭ 475 burgundoj, germana popolo (la nomo devenas de Bornholm) okupis pace la urbon. 534, frankoj venkis la burgundojn. En la jaro 731 arabaj militistoj ruinigis ĉirkaŭe la urbon. En la jaro 994 kaj la jaro 1089, la lando suferis teruran epidemion kaŭzitan de Claviceps purpurea. En 1099 teksto de Urbano la 2-a citis preĝejojn Saint-Martin kaj Saint-Pierre. En la jaro 1171 herezuloj nomitaj Cottereaux estis evikciitaj de la urbo. En la jaro 1203, la duko Odo la 3-a donis al la urbo la rajton de komunumo.
1203-1477
La komunumo konstruis remparojn. La tertremo de Bazelo en 1356 okazigis detruojn. La urbo brulegis en 1401. Produktado da vino kaj da drapo rezultigis du riĉecojn. En 1443, Nicolas Rolin starigis la hospitalon. Kiam Karlo la Brava la duko de Burgonjo mortis ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477, la urbo iĝis francia.
En 1793, estis detruita la timpano de la preĝejo Notre Dame.
La preĝejo de la Madeleine estis detruita en 1798, la preĝejo Saint Martin estis detruita en 1800, la preĝejo Saint Pierre estis detruita de 1803 ĝis 1805.
En 1888 la prezidento Sadi Carnot oficiale vizitis la urbon.
En 1893 Camille Fondet ekkonstruis siajn vilaojn.
En 1918usonauniversitato estas konstruita por la militistoj.
La 17-an de junio 1940, post duhora batalo kaj 70 francaj mortintoj, la germania armeo okupaciis Beaune. Ĝi forlasis la urbon la 8-an de septembro 1944.
En 1952 la fervojo estis elektrizita.
En 1970 la prezidento Georges Pompidou inaŭguris la novan aŭtovojon A6 kaj samtempe li inaŭguris la konstruitan novan malsanulejon.
En 1971 la hospico establis la novan malsanulejon.
En 1975 nova fervoja stacidomo estis konstruita.
Antaŭ Zamenhof, Moïse Lyoen kreis tie internacian lingvon.
Dum la komenco de la dudeka jarcento en Beaune estis multaj esperantistoj. La Esperanta grupo datiĝis de la 23-an de januaron de 1903. Ĝi havis 140 anojn en majo 1907 kaj 220 anojn en majo 1908,[8].
Pli poste ĝi havis 306 anojn[9]. En 1912 la nombro da anoj preterpasis 400[10]. La rektoro Émile Boirac estis honora membro. La 2-an de majo1909 okazis en Beaune la dua kongreso de la federacio de la esperantistaj grupoj burgonaj. En la kongreso partoprenis la administrantoj de la UEA, Théophile Rousseau kaj Hector Hodler. Oni trovis en Beaune esperantajn poŝtkartojn (eldonitaj de la vidvino Caucal), turistajn dokumentojn kaj menuojn en restoracioj. Ernest Bord, profesoro de la liceo en Beaune instruis Esperanton ĉe unuagrada knabina lernejo kaj kolegio. Oni instruis ankaŭ esperanton en la vinberkultura lernejo kaj en la liberaj knaba kaj knabina lernejoj. La komunumo eldonis du tekstojn por subteni la instruadon de Esperanto, unue la 20-an de junio 1934 por postuli devigan Esperanton en lernejoj kaj poste la 22-an de novembro 1957 por postuli laŭvolan Esperanton en abiturienteco[11].