En 1768 estis konstruita la unua konstruaĵo en tiu loko. La baldaŭa loĝantaro konsistis el eŭropaj enmigrintoj (ĉefe portugaloj, italoj, hispanoj, iomete francoj, germanoj, restintaj indiĝenoj kaj afrikaj sklavoj). En 1860 Barra Mansa estis la plej granda kafo-produktanto en la lando. En 1871 alvenis la unua trajno. En 1937 ekfunkciis metalurgia fabriko.
Ekonomio
En Barra Mansa komence en la bienoj oni produktis kafojn. La nuna urbego estas jam komerca centro, krome produktas ekzemple "Nestlé".
Klimato
En Barra Mansa pluvas jare po 1593 mm. La pluva sezono daŭras inter oktobro kaj aprilo. La relativa humido intervalas de 77% ĝis 69%. La averaĝa temperaturo estas 22 °C.
Trafiko
Barra Mansa estas facile atingebla per fervojo, ŝipo kaj ŝoseo, ĝi estas grava nodo.