Bad Vilbel

Bad Vilbel
Blazono
Bad Vilbel (Germanio)
Bad Vilbel (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio • banloko
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Wetterau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06101
Poŝtkodo 61101–61118
Aŭtomobila kodo FB
Oficiala Municipokodo 06440003
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Dr. Thomas Stöhr
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Parkstraße 15
61118 Bad Vilbel
Demografio
Loĝantaro 35758 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 11′ N, 8° 44′ O (mapo)50.1780555555568.7361111111111Koordinatoj: 50° 11′ N, 8° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 109 m
Areo 25,65 km²
Oficiala retejo https://www.bad-vilbel.de/
vdr

Bad Vilbel - prononco [bat FILbl] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wetterau de la federacia lando Hesio, tuj nordoriente de la urbego Frankfurto ĉe Majno. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 35 758 loĝantojn sur areo de 25,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 403 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun Frankfurto ĉe Majno, Karben kaj Niederdorfelden. En la urba nomo, la aldonaĵo Bad jam indikas ke temas pri banloko. Tio en la 19-a jarcento signifis ke estis aparte multaj hoteloj kaj sanatorioj por riĉaj gastoj - en la 21-a jarcento precipe estas tute nova granda termobanejo subtegmenta,[1] kaj en la urbo estas unu el la tutlande plej grandaj boteligejoj por minerala akvo kun aparte aldonata karbonata acido.

la historia urbodomo
fontana templo en la banloka parko

Trafiko

Per aŭtoj kaj motorcikloj, la urbo senprobleme atingeblas per la germana aŭtovojo A5 (de Danio/Hamburgo norde kaj de Bazelo/Frajburgo sude) kaj la germana aŭtovojo A661, kiu ligas al la proksima germana aŭtovojo A3 (de Nederlando/Emmerich am Rhein/Kolonjo nordokcidente kaj de Aŭstrio/Passau/Nurenbergo sudoriente). Trajne kutime plej bonas preni lokan trajnon por la 16-kilometra vojo al la ĉefstacidomo Frankfurto kaj de tie preni iun interregionan trajnon.

Partneraj urboj

Referencoj

  1. La tutnova termobanejo laŭ la planoj de 2020-2023 devis esti preta ĝis 2024, sed laŭ gazetaj artikoloj de novembro 2024 ankoraŭ la vastaj kontroloj de ŝtataj instancoj pri ĉiaspeca konstruado prokrastas la lastajn konstrulaborojn, tiel ke supozeble la oficiala malfermo estos en 2025, kvankam ankaŭ tio estas nur vaga prognozo.
  2. retejo de la amikeca societo Glossop-Bad Vilbel

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!