Bad Camberg - prononco [batKAMberk] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Limburg-Weilburg de la federacia lando Hesio, kaj krome apartenas al la distriktaro Gießen, la centra parto de la federacia lando. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 14 294 loĝantojn.
Bad Camberg konsistas el ses urbaj partoj (Stadtteile):
- Bad Camberg
- Erbach im Taunus
- Würges
- Oberselters
- Schwickershausen im Taunus
- Dombach
Trafiko
La komunumo per individua motora trafiko konektiĝas al la aŭtovojo . Ankaŭ estas loka fervoja stacidomo kaj la moderna stacidomo Limburg por ICE-rapidtrajnoj foras nur malmultajn kilometrojn. Krome la lokon oni kompreneble ankaŭ per bicikloj atingas facile, kaj se oni alvojaĝas per kajako per la rivero Lahn, oni elboatiĝu en Runkel aŭ Villmar.
Eksteraj ligiloj