Béla Garay komencis sian aktoran karieron en sia naskiĝurbo en 1913 en teatra kompanio de József Nádassy. Inter 1915-1917 li estis soldato, en 1918 li akiris reĝisoran licencon, pli poste li estis aktoro kaj reĝisoro, foje eĉ teatrestro province en rest-Hungario. En 1924 li revenis al sia naskiĝurbo jam en Regno Jugoslavio, kie li rearanĝis la hungarlingvan teatron, li aktoris kaj reĝisoris kontinue. Inter 1941-1945 la urbo denove apartenis al Hungario, tiam li tenis sian postenon, same poste dum serba rego. Li pensiuliĝis en 1954, tamen li reĝisoris plu jardekon. Li tradukis teatraĵojn el la serba lingvo. Li ricevis premiojn en 1950 kaj 1981. Li havis edzinon.