Bánhorváti estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika. Bán troviĝanta en la loknomo signifas: banuso, horvát signifas: kroato.
Situo
Bánhorváti situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Kazincbarcika troviĝas 10, Putnok 11, Miskolc 30 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1220. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Ekde la 19-a jarcento la vilaĝo iĝis minovilaĝo. En 1950 komunumo Bánfalva aliĝis al Bánhorváti. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Bánfalva naskiĝis: aktoro Antal Deréki, mortis Gábor Kazinczy (politikisto).