Aŭstruja Okcidenta Fervojo

Mapo de la Okcidenta Fervojo (ruĝe)

La Okcidenta Fervojo (germanlingve Westbahn) estas fervojo en Aŭstrujo. Ĝi kondukas de Vieno (stacio Wien Westbahnhof) preter Sankt Pölten kaj Linz al Salcburgo (stacio Salzburg Hauptbahnhof). Ĝi estas parto de la magistralo por Eŭropo de Parizo al Budapeŝto/Bratislavo.[1].

Ĝi konsistas unuflanke el la malnova Okcidenta Fervojo malfermita de 1858 ĝis 1860 kaj aliflanke el la nova Okcidenta Fervojo, kiu parte ebligas rapidegajn veturojn, malfermita en la 21a jarcento.

Referencoj

  1. Magistrale für Europa. Arkivita el la originalo je 2013-07-02. Alirita 2013-07-13 .

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!