Asocio de Futbalaj Federacioj de Azerbajĝano

Asocio de Futbalaj Federacioj de Azerbajĝano
emblemo
federacio de futbalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1930 vd
Lando(j)  Azerbajĝano
Posedatoj Azera virina nacia teamo de futbalo
Azerbaijan national under-19 football team (en) Traduki
Azerbaijan national beach soccer team (en) Traduki
Bayil Stadium (en) Traduki
Azerbaijan women's national under-17 football team (en) Traduki
Ganja City Stadium (en) Traduki
Zira Olympic Sport Complex Stadium (en) Traduki
Bakcell Arena (en) Traduki
Baku Olympic Stadium (en) Traduki
Azerbajĝana Nacia Futbalteamo
Azerbaijan national under-17 football team (en) Traduki
vira sub-21-jarula futbala teamo de Azerbajĝano
Dalga Arena (en) Traduki
Tofiq Bahramov Stadium (en) Traduki
Azerbaijan national under-23 football team (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Asocio de Futbalaj Federacioj de Azerbajĝano (AFFA), azerbajĝane Azərbaycan Futbol Federasiyaları Assosiasiyası, estas la nacia futbala asocio en Azerbajĝano, unuavice federacio de la landaj futbalkluboj. Ĝi estas la landa asocio de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia aŭ mallonge FIFA kaj de la Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj aŭ mallonge UEFA, kaj fondiĝis en 1992. La asocio interalie ekde la jaro 1992 organizas ĉampionecon en la plej alta ligo de klubaj teamoj el viraj, plenaĝaj, profesiaj futbalistoj de la lando, nomata unue azerbajĝane Yüksək Liqa, do Alta Ligo, kaj ekde 2007 azerbajĝane Azərbaycan Premyer Liqası, do Unua Ligo de Azerbajĝano. Ĝi daŭrigas la Futbalan Ĉampionecon de la Azerbajĝana SSR (Azərbaycan SSR Milli Futbol Çempionatı, 1928-1991). La ĉampiono en 2023 estas la klubo Qarabağ FK, kiu plej ofte en la historio ĉampionis - laŭ la stato de 2023 entute 10-foje. Krome ĉiujare interalie okazas la Azərbaycan Kuboku, do Azerbajĝana Pokalo.

Krome la Azera vira nacia futbala teamo kaj la Azera virina nacia teamo de futbalo (ambaŭfoje azerbajĝane Azərbaycan milli futbol komandası) reprezentas la landon en internaciaj matĉoj.

jen la vira nacia teamo en 2014

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!