De infaneco li montris muzikan kapablon. En la aĝo de 7 jaroj jam ludis dum koncerto. La unuajn lekciojn kun fortepiano li frekventis ĉe Adolf Prechner en Lodzo. La gepatroj, riĉaj judaj urbanoj, sendis lin al Varsovio, kie li lernis ĉe Aleksander Różycki. Aŭtune 1897 vojaĝis al Berlino, kie lernis en Supera Muzika Lernejo ĉe famaj muzikistoj. Lia prizorganto Joseph Joachim trovis riĉajn subtenantojn kaj rekomendis la severan pianopedagogon Karl Heinrich Barth. Li instruis dum malfacilaj 7 jaroj ĉion necesan al Artur. Dum la studado li koncertis antaŭ publiko de Berlin, la 1-an de decembro 1900 debutis en Beethoven-Saal. Aprile 1902 koncertis en VarsoviaFilharmonio ĉe Emil Młynarski. Samjare laŭ rekomendo de Joachim prezentiĝis ĉe Ignacy Jan Paderewski en Svislando akirante lian favorecon kaj rekonon. En 1904 translokiĝis al Parizo, de kie turneis tra Usono (en 1906), kie donis dum 3 monatoj 75 koncertojn, Eŭropo kaj Sudameriko. Plurfoje koncertis en Pollando - en Lodzo, Varsovio, Lvovo, Krakovo kaj Zakopane.
En 1916 li unuafoje vizitis Hispanion. Oni planis 4 pianovesperojn, sed li prezentis 120-foje kaj iĝis amiko de la reĝa familio
En 1932 nuptis filinon de pola dirigento Emil Młynarski – Aniela. En 1933 en Bonaero en Argentino naskiĝis Eva Rubinstein. En 1939 la familio Rubinstein forlasis Eŭropon kaj ekloĝis en Usono. Tie li koncertis interalie favore al rifuĝintoj de okupata Pollando kaj aliaj landoj de Eŭropo.