Aronio (Aronia) estas genro el la familio de rozacoj (Rosaceae).
Priskribo
Aroniaj specioj estas somere verdaj arbustoj kun pintaj, frape vinoruĝaj vintraj burĝonoj. La unuopaj folioj estas elipsaj ĝis inverse ovoformaj, 2 ĝis 8 cm longaj, plej ofte mallonge pintaj, malforte entranĉaĵe segitaj, supre havas sur la meza ripo nigroruĝajn haretojn kun brile ruĝa aŭtuna koloro.
En korimbarajfloraroj staras dek ĝis 20 floroj kune. La duseksaj, radiarsimetriaj, kvinnombraj floroj havas diametron de ĉirkaŭ 1 cm. Ekzistas kvin sepaloj. La kvin libere starantaj petaloj estas blankaj aŭ pale rozaj. La plej ofte 20 purpuraj, harhavaj stamenoj estas sur sia bazo kunkreskintaj. La ruĝaj aŭ nigraj, pomoformaj fruktoj havas diametron de 5 ĝis 12 mm.
Scienca nomo
La scienca nomo Aronia devenas el la greka vorto αρωνια (arōnía) „mespilo“, kiu apartenas al la vorto αρια (aría) „alizo“. Ĉi tiu nomo estis transprenata sur genron el norda Ameriko.[1]