Armena rito

Armena altaro kun ikonostazo kaj "kurtenoj", urbo Eĉmiadzin.

Armena rito estas la nomo de la liturgia rito naskiĝinta kaj disvolviĝinta en Armenio kaj vastiĝinta poste, precipe sekve de la diasporo de la armena popolo, en la tuta kristana mondo.
Tiu rito estas uzata en la Armena Apostola Eklezio kaj en la Katolika Armena Eklezio.

Apartaĵoj de la armena rito

La liturgia celebrado de la katolika armena rito multe similas al la roma rito kaj al la bizanca rito.
La celebranto estas asistata de diakono kies rolo preskaŭ similas al tiu de la diakono de la bizanca rito.

Ĉe la komenco estas antaŭvidita la recitado de la Psalmo 42/43, analoge al tio kio okazas en la eksterordinara formo de la roma rito. Ĉi tie la psalmo estas recitata, versegalterne, de la celebranto kaj diakono.
La preĝoj de la diakono, al kiuj la popolo respondas "Dio, kompatu nin", similas al tiuj de la bizanca rito.

Estas antaŭviditaj elbibliaj legaĵoj krom la Evangelio.
La packiso okazas antaŭ la konsekro (same kiel okazas en la ambrozia rito), en kiu la pacinterŝanĝo celebriĝas antaŭ la Ofertorio).
La eŭkaristia preĝo estas fiksa (kiel en eksterordinara formo de la roma rito), la epiklezo postvenas la konsekron.
Antaŭ la fina beno estas recitata "universala preĝo".

Armena Dia liturgio, dum anaforo.

Liturgiaj libroj

  • Maštoc, analoga al la Euchologion de la bizanca rito, el kiu devenas la Misalo.
  • Žamagirk, analoga al Brevier-Legaĵoj de la roma rito aŭ al la Horologion de la bizanca rito.
  • Šaraknoc, analoga al la himnaro (Hymnarium) de la roma rito aŭ al la Tropologion de la bizanca rito.

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!