Katedralo Sankta Georgo (armeneՍուրբ Գեւորգ եկեղեցի, Surb Gevorg jekegheci; kartveleსურფგევორქი, surpgevorki) estas armena preĝejo de la 13-a jarcento en la malnova urboparto de Tbiliso, Kartvelio. Ĝi estas unu el la du aktivaj armenaj preĝejoj en Tbiliso kaj estas la katedralo de la kartvela diocezo de la Armena Apostola Eklezio. Ĝi situas en la sudokcidenta angulo de la placo Vaĥtang Gorgasali (Meidani ) kaj estas rigardata el la ruinoj de la fortikaĵo Narikala[1].
Historio
Laŭ la retpĝaro de la municipo Tbiliso, la areo kie situas la preĝejo antaŭe apartenis al la prizona distrikto dum la mezepoko, tial ĝi ofte ricevas la kartvelan nomon, Ciĥisdidi (ciĥe = malliberejo, didi = granda).
Laŭ armenaj historiistoj Hovsep Orbeli kaj Levon Melikset-Bek, la preĝejo estis fondita en 1251. La dato estis proponita surbaze de araba surskribo sur ĥaĉkaro super la okcidenta pordo de la preĝeja korto. Laŭ kronikisto de la 13-a jarcento Hovhannes Jerznkaci, la preĝejo estis konstruita de princo Umek de Karin (Erzurum)[2] . Laŭ Jean-Michel Thierry, Umek estis riĉa komercisto, kiu ekloĝis en Tbiliso, kaj geedziĝis kun princino Mama Vahtangian, la filino de Hasan Ĝalal Vahtangjan, Grandprinco de Ĥaĉeno (kiu regis ĉ. 1214–1261). Tamen la retejo de la Diocezo de la Armena Apostola Eklezio en Kartvelio asertas, ke la preĝejo ekzistis multe antaŭ la 13-a jarcento kaj ke Jerznkaci menciis jaron de la rekonstruado de la preĝejo kaj ne konstruado mem sub la aŭspicio de Umek. Laŭ Narek Kuŝĉjan, la pastro de la preĝejo en 2017, preĝejo de la Armena Apostola Eklezio estis konstruita sur la sama loko en 631, nomita Berd Surb Gevorg ("Sankta Georgo [de la] Fortikaĵo"), post la divido inter la eklezioj de Armenio kaj Kartvelio[3].
La preĝejo estis donita al la persa garnizono fare de la safavidaŝahoAbaso la 1-a de Irano en 1616 kaj redonita al la armena komunumo en 1748 fare de reĝo Irakli la 2-a de Kartvelio. Ĝi estis bruligita kiam persoj prirabis Tbilison en 1795. La preĝejo estis ĝisfunde restarigita en la 17-a jarcento, kaj denove en 1832 kaj 1881[4].
Ĝi fariĝis la sidejo de la kartvela diocezo de la Armena Apostola Eklezio post kiam la sovetaj aŭtoritatoj en la 1930-aj jaroj malkonstruis la katedralon Vank[5].
La plej freŝa renovigo de la preĝejo komenciĝis en 2012. Komencita kaj financita de rusa-armena komercisto Ruben Vardanjan, la renovigo estis subtenata de donacoj de filantropoj Albert Avdoljan, Sergej Sarkisov kaj Rusudan Maĥaŝvili, Danil Ĥaĉaturov, eksa kartvela ĉefministro Bidzina Ivaniŝvili, kaj aliaj. Proksimume 3,5 milionoj da usonaj dolaroj estis elspezitaj por ĝia renovigado, kiu estis kompletigita en 2015. La preĝejo estis sanktigita la 31-an de oktobro2015 fare de la katolikosoGaregino la 2-a, la estro de la Armena Apostola Eklezio. La ceremonion ĉeestis armena prezidanto Serĵ Sargsjan kaj Bidzina Ivaniŝvili[6].
En februaro 2019 video aperis interrete montrante tri etnajn azerojn, unu el ili bruligante verŝajne la flagon de Armenio (sed pli simila al flago de Kolombio) antaŭ la preĝejo. Proparolantino de armena diocezo diris, ke la afero okazis monatojn antaŭe[7].
Arkitekturo kaj freskoj
La preĝejo estas konstruita laŭ tradicia plano de dividita, malferma kruco kun rektangula perimetro. Kiel la plej multaj el la preĝejoj en Tbiliso, ĝi estas konstruita el briko. La eksteraj muroj de la preĝejo estas kovritaj per stuko .
Malfruaj pentraĵoj de Hovnatan Hovnatanjan, de la 18-a jarcento, ornamas la internon de la preĝejo. Inter 1922 kaj 1923 Gevorg Baŝinĝaghjan ornamis la internajn murojn de la preĝejo, la altaron kaj la murojn antaŭ ĝi, kreante kvar grandajn murpentraĵojn: Jesuo en la ĝardeno Getsemano, La Pento de Judaso, Jesuo kaj la Boatistoj, Rikolta tempo.
Entombigoj
La jenaj homoj estas entombigitaj en la preĝeja korto: