Arie van WEERHORST (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1893 en Amersforto[1], mortis la 19-an de marto 1946 en Nimego) estis nederlanda esperantisto, prezidento de la Nimega Centra Esperanto-Propaganda Komisiono kaj profesie prokuristo.[2] Inter 1925 kaj 1936, Van Weerhorst propagandis la mondlingvon Esperanto en Nimego kaj en diversaj nederlandaj ĵurnaloj.
Biografio
Van Weerhorst naskiĝis en Amersforto, sed transloĝiĝis en 1923 al Nimego. Tie li aliĝis la Esperanto-asocion Stelo de la Maro, kiun "kolonelo Niesten" prezidis ĝismorte. De 1924, la nimega esperantistaro kunvenis en la loĝvilao de Van Weerhorst. En 1926, kune kun kelkaj esperantistaj nimeganoj, Van Weerhorst fondis la Nimegan Centran Esperanto-Propagandan Komisionon (nederlande Nijmeegsche Centrale Esperanto Propaganda Commissie; NCEPK). Kun Anton van Straaten kiel kursgvidanto, la NCEPK gvidis du kursojn: unu por intelektuloj, kaj unu por malplikleraj uloj. Plue, ili havis skriban kurson. Totale, la NCEPK havis 22 500 kursanojn inter 1926 kaj 1931.[3]
Van Weerhorst loĝis en Vilao Schoonzicht (Belvido) en Ubbergen, oriente de Nimego. Li mortis 52-aĝe.
Referencoj