Argyll kaj Bute (angleArgyll and Bute, skotgaeleEarra-Ghàidheal agus Bòd) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando, en la fjorda kaj insula okcidento de la lando, krome ĝi estas historia "leŭtenanta areo". Administra centro estas la urbo Lochgilphead.
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 85 870 loĝantoj sur areo de 6 908,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km².
Historie la teritorio apartenis al la britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiro) Argyll, Bute (identa al samnoma insulo) kaj parto de Dunbartonshire.