Arcenant estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Geografio
La komunumo enhavas vilaĝon Arcenant kaj la vilaĝeton Chevrey.
Demografio
Loĝantara evoluo
1801 | 1851 | 1901 | 1936 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 | 2009 | 2013 |
504 | 559 | 445 | 270 | 260 | 271 | 233 | 257 | 414 | 457 | 474 | 481 | 497 | 514 |
Ekonomio
Unua sektoro
La ĉefaj kulturoj estas vito, nigra ribo kaj frambo. Estas ankaŭ iom da cerealoj.
Dua sektoro
La ĉefaj industrioj estas manĝaĵa industrio.
Tria sektoro
Tie estas restoracio kaj benzinstacio.
Historio
Tie estis roma grava setlejo en la loko nomata Ecartelot.
Tie estis merovida tombejo kun 81 uloj kies 41 plenkreskuloj.
Ĝis la franca revolucio la vilaĝo apartenis al la Abatejo de Vergy (Sankta-Vivant) el la ordo de Klunizo.
En 1976, senpluveco detruis frambujejojn.
Esperanto vivo
Aŭguston de 1911, la esperanta grupo de Nuits-Saint-Georges esploris kun floso la puits Groseille.
[2]
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 2 voĉdonojn (1,21% de voĉoj) en 2004.
Famuloj
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj