La Apologio de Sokrato, verkita de Platono inter 393 kaj 389 a.K., estas teksto kie la filozofo memoras la ankoraŭ ĵusan proceson kontraŭ Sokrato (399 a.K.). La verko prezentas la defendon de Sokrato antaŭ la atena tribunalo. Oni povas distingi tri partojn: la memdefenda parolado de Sokrato, apologio en la strikta senco (17a1-35d8), la parolado de Sokrato, jam deklarita kulpa, por peti alternativan punon (35c1-38c9), kaj finfine, la vortoj adresitaj de Sokrato, kondamnita al mortpuno, al la juĝistoj (38c1-42a5).
Bibliografio
Vidu ankaŭ