Apollo et Hyacinthus, K. 38, estas opero verkita en 1767 fare de Wolfgang Amadeus Mozart, kiu estis tiam 11-jaraĝa. Ĝi estas la unua vera opero de Mozart (se oni konsideras, ke Die Schuldigkeit des ersten Gebots estas simple religia dramo). Ĝi estas triakta. Kiel sugestas la nomo, la opero estas bazita sur la greka mito de Hiakinto kaj Apolono kiel rakontis ĝin la romiapoetoOvidio en siaj Metamorfozoj. Interpretante tiun verkon, Rufinus Widl verkis la libreton en latina.
Laŭ la mito, Hiakinto mortis akcidente frapita kape per disko lanĉita de Apolono. Alia mito asertas, ke estis la dio de la vento, Zefiro, kiu ĵaluza lanĉis la diskon por vundi kaj mortigi Hiakinton. Kiam li mortis, Apolono faris, ke floru la florohiacinto el lia elverŝita sango. La libretisto Rufinus Widl, pastro, modifis la historion de Ovidio (en kiu Apolono, Zefiro kaj Hiakinto klare konstituas samseksemanamtriangulon) por ke la verko kongruu kun la sociaj normigoj de tiu epoko, ŝanĝante la rolulon dezirata de Apolono el Hiakinto al Melia, lia fratino.