En 1641 li reiris al Lisbono kun la urbo-reganto por prezenti al reĝo Johano la 4-a la aliĝon al la afero pri "Restauração", renovigado de Portugalio post la resendependiĝo de Hispanio, tiama uniigita lando por kunigo de kronoj. La reĝo donis al li plurajn diplomatiajn laborojn en Nederlando kaj Romo. Tamen, ĉar li ne bone sukcesis plenumi tiujn laborojn, li reiris al Brazilo kaj dediĉis sin al misionado de brazilaj indiĝenoj.
Post la morto de Johano la 4-a, la Inkvizicio akuzas lin pri havi herezajn opiniojn (1662-1667), sed post ke Petro la 2-a supreniras al la trono, li estis liberigita. Post nova kaj intensa laboro kiel diplomato en Romo kaj kiel predikisto, li revenis por resti en Bahio, kie li mortis preskaŭ 90-jaraĝa.
Krom siaj famaj Sermões (Predikoj- 13 partoj publikigitaj inter 1679 kaj 1699), li skribis Esperanças de Portugal (Esperoj de Portugalio), Clavis Prophetarum kaj História do Futuro (Historio de la Estonto).