Antonin Gosset

Antonin Gosset
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1872 (1872-01-20)
en Fécamp
Morto 24-an de oktobro 1944 (1944-10-24) (72-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Medicina Fakultato de Parizo (1889–1900) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Jean Gosset (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kirurgo
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Antonin GOSSET (Fécamp, 1872 - 1944) estas franca medicinisto, profesoro en la Fakultato de Medicino, membro de la Akademio de medicino, kaj tre renoma kirurgo en la pariza hospitalo "la Salpêtrière".

Fakulo pri digesta kirurgio, li kontribuis al disvolviĝo de la neŭrokirurgio. Li eksperimentis elektromagnetismon sur la ĉeloj. La terapeŭta aparato de profesoro Georges Lakhovski estis testita kun certa sukceso kontraŭ kutime nekuraceblaj malsanoj en la servo de prof. Antonin Gosset inter 1924 kaj 1929. Li famiĝis ankaŭ pri redukto de apendicito.

En 1934, laŭ iniciato de la kirurgo Robert Monod, li starigis kaj prezidis la "Société d'études sur l'Anesthésie et l'Analgésie" (Societo de studado pri Anestezio kaj Analgezio). Pioniro de medicino, alnomita "la papo de la kirurgio", li operaciis la edzinon de la verkisto Anatole France je mamkancero kaj Georges Clemenceau je la prostato, sed sensukcesa estis la operacio, kiun li faris al André Citroën en 1935 pro tro longdaŭra kaj progresinta malsano.

La nomo de Antonin Gosset estas atribuita al pariza strato ("Rue du Professeur Gosset") kaj al pavilono de la hospitalo de la Salpêtrière dediĉita al radiologio.

Humanisto, granda ŝatanto de la artoj, li kolektis artaĵojn. Parto el ili kaj el lia biblioteko troviĝas en la Muzeo Dupuytren, 15-21 strato de la Medicin-Lernejo[1].

Profesoro Antonin Gosset apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sebert. Lia edzino Mania estis rusdevena.

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-08. Alirita 2008-08-26 .

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!