Lia kariero kiel dramaturgo produktis kvar klasikaĵojn, kaj lia plej bonkvalitaj noveloj estas en alta estimo inter verkistoj kaj kritikistoj.[1][2] Kun Henrik Ibsen kaj August Strindberg, Ĉeĥov estas ofte referencata kiel unu el la tri ŝlosilaj figuroj por la nasko de la frua modernismo en teatro.[3] Ĉeĥov praktikis kiel kuracisto tra plej el sia literatura kariero: "Medicino estas mia laŭleĝa edzino", diris li iam, "kaj literaturo estas mia amatino."[4]
Siajn unuajn verkojn – ĉefe humuraĵojn – li publikigis uzante la pseŭdonimon Antoŝa Ĉeĥonte. Famon li akiris per siaj rakontoj kaj teatraĵoj, kiuj melankolie priskribas la situacion de la siatempa burĝaro, karakterizitan de psika soleco kaj rezignacio. La verkaro de Ĉeĥov ne vivas de drameca agado, sed de lingve precizaj priskriboj de medioj kaj animstatoj.
Ĉeĥov rezignis pri teatro post la malbona ricevo de La mevo en 1896, sed la teatraĵo estis revivigita ĝis laŭdego en 1898 fare de la Moskva Arta Teatro de Konstantin Stanislavski, kiu poste produktis ankaŭ Onklo Vanja de Ĉeĥov kaj premieris liajn du lastajn teatraĵojn, nome Tri fratinoj kaj Ĉeriza ĝardeno. Tiuj kvar verkoj prezentas defion al la aktoraro[5] same kiel al la publiko, ĉar anstataŭ konvencia agado Ĉeĥov havigas "teatron de bonfarto" kaj "metis vivon en la teksto".[6]
Ĉeĥov dekomence verkis novelojn nur por financa akiro, sed kiam lia arta ambicio kreskiĝis, li faris formalajn plinovigojn kiuj poste influis la evoluon de la moderna novelaro.[7] Li ne defendis la malfacilaĵojn kiun tio okazigis al la legantoj, insistante, ke la rolo de artisto estas levi demandojn, ne respondi ilin.[8]
Vivo
Infanaĝo
Ĉeĥov naskiĝis la tagon de la festo de Sankta Antonio (17a de Januaro malnovkalendare) en la 29a de Januaro 1860 kiel tria el ses survivantaj gefiloj en Taganrogo, havenurbo de la Azova Maro en suda Rusio. Lia avo Egor Miĥajloviĉ Ĉeĥ estis servutulo kaj administris sukeran rafinejon de grafo Ĉertkov; li sukcesis aĉeti sian liberecon kontraŭ 3 400.00 rubloj. Lia patro Pavel Jegoroviĉ Ĉeĥov kaj lia ukraina edzino,[9] estis el la vilaĝo Olhovatka (de la gubernio de Voronej) kaj estis vendistoj. Li estis tre religiema, ortodoksisma kaj direktoro de la paroĥa koruso, kaj edukis infanojn per severa disciplino kaj oftaj punoj. Ankaŭ sian edzinon, Evgenija Jakovievna Morozova, li mistraktis. En letero Ĉeĥov poste skribis: "nia patro faris scenaĉon dum la vespermanĝo pro tro salita supo, aŭ nomis nian patrinon stultulino.[10]" Por multaj fakuloj tia figuro de patro estis modelo por la roluloj de Ĉeĥov kiuj montras hipokritecon.[11]
La patrino de Ĉeĥov, JevgeniJa (Morozova), estis elstara rakontistino kiu distris la gefilojn per rakontoj de sia veturoj kun sia tol-komercista patro tra tuta Rusio.[12][13][14] "Niajn talentojn ni ricevis el nia patro," Ĉeĥov rememoris, "sed nian animon el nia patrino."[15]
En posta plenkreskaĝo, Ĉeĥov kritikos la traktadon fare de sia frato Aleksander de ties edzino kaj filoj kio rememoris al Ĉeĥov la tiranecon de sia patro Pavel: "Permesu al mi memorigi ke estis despotismo kaj mensogo kio ruinigis la junecon de nia patrino. Despotismo kaj mensogo tiom kripligis nian infanaĝon ke estas nauza kaj timiga pensi pri tio. Memoru la hororon kaj malŝaton kiujn ni sentis en tiuj okazoj kiam Patro koleregis vespermanĝe pro tro multa salo en la supo kaj nomis Patrino stulta."[16][17]
Ĉeĥov studis en la Greka Lernejo de Taganrogo kaj poste ankaŭ en Taganrogo en la Gimnazio (poste renomita Gimnazio Ĉeĥov), kie li estis retenita unu jaron kroman kiam li estis dekkvinjaraĝa ĉar li ne trapasis ekzamenon pri Antikva greka.[18] Li kantis en la Grekortodoksa monaĥejo de Taganrogo kaj en la korusoj de sia patro.
En 1873 Ĉeĥov spektis teatran prezentadon La belle Heléne de Offenbach kaj entuziasmiĝis pri la teatro. Kun siaj fratoj kaj sia fratino Maria li komencis hejme studi kaj prezenti teatraĵojn.
En 1876 Pavel Jegoroviĉ Ĉeĥov bankrotis, ĉar li superkalkulis siajn financojn aĉetante novan domon kaj trompita de kontraktisto nome Mironov.[19] Pavel devis kaŝe fuĝi al Moskvo por eviti enprizonigon pro ŝuldoj. En Moskvo jam estis la plej aĝaj fratoj Aleksander kaj Nikolai, kiuj studis en la universitato. La familio vivis malriĉe en Moskvo, kaj la patrino fakte fizike kaj emocie ruinigita pro la sperto.[20] Anton restis en la domo por forvendi la familiajn havaĵojn kaj finstudi; dume li perlaboris sian vivon donante lecionojn al nepo de ties nova posedanto. Li nur atendis la lernejan ekzamenon por sekvi sian familion al Moskvo.
Ĉeĥov restis en Taganrogo tri jarojn, gaste ĉe homo nome Selivanov kiu, kiel Lopaĥin en Ĉeriza ĝardeno, estis malruiniginta sian familion pere de la prezo de ilia domo.[21] Ĉeĥov devis pagi sian edukon, pere de tiu privata tutorado, kaptante kaj vendante kardelojn, kaj vendante mikronovelojn al gazetoj, inter aliaj laboroj.[22] Li sendis ĉiun rublon kiun li povis ŝpari al sia familio en Moskvo, kun bonhumoraj leteroj por kontentigi ilin.[22] En tiu epoko, li multe legis kaj eĉ analize, inklude la verkojn de Cervantes, Turgenev, Gonĉarov, kaj Schopenhauer,[23][24] kaj verkis longan komedian teatraĵon, Senpatra, kiun lia frato Aleksander forigis kiel "nepardonebla sed senkulpa konstruaĵo."[25] Ĉeĥov ankaŭ vivis serion de amaferoj, unu kun la edzino de instruisto.[22]
En junio de 1879 li finis la lernejon kun tre bona atesto: Konduto: elstara; precizeco: bonega; aplikado: bonega; fervoro en skribaj laboroj: bonega[26]. Ĉeĥov ricevis stipendion de 25 rubloj por studi medicinon[27] kaj aŭguste forveturis al Moskvo, kie li renkontiĝis kun sia familio.
Ekkariero
Dum sia studado en la Moskva Universitato Ĉeĥov verkis humurajn rakontetojn; post pluraj rifuzoj la semajna revuo Strekoza (Стрекоза = libelo) publikigis en marto 1880 verketon lian, sub la pseŭdonima mallongigo "V.". En la sekvaj tri jaroj Ĉeĥov publikigis pli ol 100 rakontojn kaj unu romanon.
Ĉeĥov en tiu epoko elprenis respondecon por la tuta familio.[28] Por vivteni ilin kaj pagi sian edukadon en la universitato, li verkis ĉiutage mallongajn, humorajn skizojn kaj rakontetojn pri la tiutempa rusia vivo, multaj el ili sub pseŭdonimoj kiel "Antoŝa Ĉeĥonte" (Антоша Чехонте) kaj "Senhata homo" (Человек без селезенки). Lia talenta produktaro laŭgrade havigis al li reputacion kiel satirema kronikisto de la rusia surstrata vivo, kaj ĉirkaŭ 1882 li estis verkante por la gazeto Oskolki (Fragmentoj), posedo de Nikolaj Lejkin, unu el ĉefaj publikigistoj de tiu epoko.[29] Lejkin ofertis al li kontrakton verki por lia revuo je 8 kopekoj por ĉiu linio. La tono de Ĉeĥov en tiu epoko estis pli akra ol tiu kiu estos familiara el siaj maturaj fikciaj verkoj.[30][31]
En 1884, Ĉeĥov gradiĝis kiel kuracisto, kion li konsideris sian ĉefan profesion kvankam li akiris malmultan monon el ĝi kaj traktis malriĉulojn kiel nepagantoj.[32]
En 1884 kaj 1885, Ĉeĥov trovis sin tusanta sangon, kaj en 1886 la atakoj malboniĝis, sed li ne konfesis sian tuberkulozon al sia familio aŭ amikoj.[15] Li konfesis al Lejkin, "Mi timas meti min al analizo fare de mia kolegoj."[33] Li pluverkis por ĉiusemajnaj gazetoj, akirante sufiĉan monon por translokigi sian familion al pli kaj pli bonkvalitaj loĝejoj.
La 10-an de decembro1885 Ĉeĥov estis invitita al Sankt-Peterburgo de Lejkin kaj estis prezentita al la riĉa eldonisto Aleksej Sergejeviĉ Suvorin, direktoro de la plej granda rusia gazeto, "Novoje vremja" (Новое время, nova tempo). Suvorin ofertis al li labori por li kaj en 1887 publikigis lian novelaron "En la krepusko". Suvorin pagis al li por linio duoble ol Lejkin kaj havigis al li trioble da spaco.[34] Suvorin iĝis lia dumviva amiko, eble la plej proksima al Ĉeĥov.[35][36]
Delonge, Ĉeĥov estis allogante literaturan same kiel la popularan atenton. La 64-jaraĝa Dmitri Grigoroviĉ, fama rusa enmoda verkisto tiama, verkis al Ĉeĥov post esti leginta lian novelon "La ĉasisto" ke[37] "Vi havas realan talenton, talento kiu metas vin en pinta rango inter verkistoj de la nova generacio." Li plue konsilis Ĉeĥov-on iri malrapide, verki malpli, kaj koncentriĝi al la literatura kvalito.
Ĉeĥov respondis, ke la letero estis frapinta lin "kiel fulmotondro" kaj konfesis, "Mi verkis miajn novelojn per la maniero kiel la ĵurnalistoj verkas siajn notojn pri incendioj – mekanike, duon-konscie, neniel zorgante pri la leganto aŭ pri mi mem."[38]" Tiu konfeso eble faris al Ĉeĥov disservon, ĉar fruaj manuskriptoj montras ke li ofte verkis ege zorgeme, kontinue reviziante.[39] La konsilo de Grigoroviĉ tamen inspiris pli seriozan, artan ambicion en la 26-jaraĝa verkisto. En 1888, kun ioma helpo fare de Grigoroviĉ, lia novelaro Krepuske (V Sumerkakh) havigis al Ĉeĥov la faman Remion Puŝkin "pro la plej bonkvalita literatura produktado distingita pro altranga arta merito."[40]
Ŝanĝoj
En 1887, laca el troa laboro kaj malsano, Ĉeĥov veturis al Ukrainio, kio remontris al li la belon de la stepo.[41] Reveninte, li komencis la novel-longan historion "La stepo," kion li nomis "iom pli stranga kaj multe pli originala," kaj kiu estis finfine publikigita en Severni Vestnik (La norda heraldo).[42] En rakonto kiu drivas kun la mensaj procezoj de la roluloj, Ĉeĥov memoras veturon per kariolo tra la stepo pere de la okuloj de junulo sendita vivi for de la hejmo, kaj liaj kunuloj, pastro kaj komercisto. "La stepo" estis nomita "vortaro de la poetiko de Ĉeĥov", kaj ĝi reprezentis gravan progreson por Ĉeĥov, montrante multon de la kvalito de sia matura fikcia verkaro kaj atingante publikigon en literatura gazeto pli ol en ĵurnalo.[43]
Kiam Fjodor Korŝ, posedanto de moskva teatro, petis teatraĵon de Ĉeĥov, li verkis la dramon "Ivanov" dum du semajnoj.[44] Sed la prezentado ne estis sukcesa. En januaro 1889 "Ivanov" estis, kun kelkaj modifoj, reprezentita en Sankt Peterburgo, kun granda sukceso.[45] La teatro Aleksandrinskij en Sankt Peterburgo rifuzis surscenigi lian novan komedion, pro manko de dramecaj efektoj. Eble kontribuis onidiroj, tuj malkonfirmitaj de Ĉeĥov, ke unu el la roluloj estas karikaturo de lia eldonisto Suvorin. En decembro Ĉeĥov sukcesis prezentigi la komedion en Moskvo, sed estis malsukceso.
Kvankam Ĉeĥov ne konstatis tion tiem, la teatraĵoj de Ĉeĥov, kiel La mevo (verkita en 1895), Onklo Vanja (verkita en 1897), Tri fratinoj (verkita en 1900), kaj Ĉeriza ĝardeno (verkita en 1903) servis kiel revolucia vertebraro por tio kio estas komuna senso por la maniero aktoradi ĝisnune: klopodo rekrei kaj esprimi la "realismon" kiel personoj vere agadas kaj parolas unu kun alia kaj kaj traduki tion sur scenejo por montri la homan kondiĉon tiom akurate kiom eblas en la espero ke la publiko vidu sian propran difinon de kio estas esti homa.
La morto de la frato de Ĉeĥov nome Nikolai pro tuberkulozo en 1889 influis la novelon Mortohistorio, finita tiun Septembron, pri homo kiu estas antaŭ la fino de vivo kiun li konsideras sencela.[46] Miĥail Ĉeĥov, kiu registris la deprimon kaj la senripozon de sia frato post la morto de Nikolai, estis esplorante prizonojn tiam kiel parto de siaj studoj pri juro, kaj Anton Ĉeĥov, serĉe de celo por sia propra vivo, tuj iĝis obsedita pro la afero de la prizonreformo.[47]
Saĥaleno
Ĉeĥov decidis vojaĝi al insulo Saĥaleno, rusa punkolonio situinta en Fora Oriento, kaj komencis la 11 000.00-kilometran vojaĝon tra Siberio la 21-an de aprilo1890. La 11-an de julio li alvenis en Aleksandrovsk-Saĥalinskij. Li parolis kun multaj homoj kaj kolektis materialon por estontaj verkoj.
En 1891 li vojaĝis al Aŭstrio, Italio kaj Francio. En 1892 li aĉetis grandan vilaon Meliĥovo en Moskva gubernio kun 230-hektara areo. Tie li loĝis, praktikis kiel kuracisto kaj multe verkis sep jarojn.
En 1899 Ĉeĥov konatiĝis kun aktorino Olga Knipper. La 25-an de majo1901 ili geedziĝis en Moskvo.
En 1904 Ĉeĥov forte suferis pro ftizo kaj konsultis la kuraciston Karl Ewald en Berlino, kiu diris al li, ke ne estas espero je resaniĝo. Ĉeĥov pasigis siajn lastajn tagojn en la kuracloko Badenweiler kaj mortis la 15-an de julio samjare.
Pri la malutilo de la tabako (ruse О вреде табака [O vrede tabaKA]; 1886) estas unuakta teatraĵo de Anton Ĉeĥov de unu personaĵo, la rolo Ivan Ivanoviĉ Njuĥin. Unue publike prezentita en la origina ruslingva versio en 1886, la teatraĵo estis reviziita fare de Ĉeĥov kaj plej bone konatas la versio de 1902. La agado de la teatraĵo okazas en urbodomo. Sinjoro Njuĥin estis premata de sia edzino fari prelegon pri „la malutilaj efikoj de tabako“, kvankam li mem estas fumanto. Li substrekas ke temos pri seka kaj enuiga prelego, sed ĉiam prokrastas la temon, parolante pri siaj problemoj kun la edzino dominema.
La mevo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La mevo.
La mevo (ruseЧайка, Ĉajka, ankaŭ La laro) estas teatraĵo kiu temas pri la vivo de diversaj roluloj ĉirkaŭ la mndo de la teatro kaj de la literaturo, verkita en 1895 kaj unuafoje prezentita en 1896. 'La mevo' estas ĝenerale konsiderata la unua el liaj kvar ĉefaj teatraĵoj. Ĝi teatrigas la romantikajn kaj artajn konfliktojn inter kvar roluloj: la fama konservismeca mezklera rakontisto Boris Trigorin, la naiva Nina, la eksmodiĝinta aktorino Irina Arkadina, kaj ŝia filo la simbolismadramaturgo Konstantin Treplev. La mevo estas metaforo por la vivo de unu el la roluloj, nome Nina.
Onklo Vanja
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Onklo Vanja.
Ĝi por la unua fojo estis publikigita en 1897 kaj surscenigita en 1899 en produktaĵo de la Moskva Arta Teatro, reĝisorita de Konstantin Stanislavski. La teatraĵo skizas la viziton de pliaĝa profesoro kaj lia ŝika, multe pli juna dua edzino, Jeléna, al la rura bieno kiu subtenas ilian urban vivostilon.
Tri fratinoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tri fratinoj.
Ĝi estis verkita en 1900 kaj por la unua fojo surscenigita en 1901 je la Moskva Arta Teatro. La fratinoj Prozorov —Maŝa, Olga kaj Irina— vivas kun sia frato Andrei, en kampardomo de interna Rusio. Unu jaron post la morto de la patro, finas la funebro, kaj la familio fidís en la komenco de nova vivo en Moskvo, kie okazis ilia infanaĝo. Ili jam havis sufiĉe de sia situacio nuntempa: Olga, fraŭlino kiu ne trovas edzon; Maŝa, edzino de iama instruisto, kiun ŝi vidas kiel mezulo; kaj Irina, la plej juna kiu ankoraŭ kredas en la estonteco.
Ĉeriza ĝardeno
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeriza ĝardeno.
Ĝi estas la lasta teatraĵo de Ĉeĥov. Ĝi estis por la unua fojo surscenigita en la Moskva Arta Teatro je la 17-a de januaro 1904, en produktaĵo reĝisorita de Konstantin Stanislavski.
Temas pri komedio verkita en kvar aktoj, kun etoso en la ekonomia dekadenco de la rusa aristokrataro fine de la 19-a jarcento. Dum tiu periodo, la filoj de tiuj kiuj iam estis sklavoj riĉiĝis kaj okazis reversigo de roloj kio pridemandis la vivmanieron de la tradiciaj riĉaj klasoj. Ĉeriza ĝardeno estas teatraĵo pri la historio de rusa nobela familio kiu pro malbona administrado de siaj havaĵoj devas solvi gravajn financajn kaj ekonomiajn problemojn. La aristokratoj vidas la danĝeron por la familia bieno kie troviĝas fama kaj bela ĝardeno de ĉerizarboj, ĉar ĝi estas aŭkciota. Cele al helpo, komercisto kies patroj estis servistoj de la familio, vidas, ke neniu decidas serioze kaj proponas savi la bienon igante ĝin distra kaj ripoza centro, por kio necesos transformo de la bieno kaj la forhako de la ĝardeno.
Edziĝpropono
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Edziĝpropono.
Edziĝpropono (ruseПредложение) estas unuakta teatraĵo (oficiale "ŝerco en unu akto") de Anton Ĉeĥov, verkita en 1888-1889 kaj unue publike prezentita en 1890. Ĝi estas rapide disvolviĝanta teatraĵo de dialogo-bazita enhavo kaj situacia humuro.
Ĉefaj roloj
Stepan Stepanoviĉ Ĉubokov, viro 54-jara
Natalia Stepanovna, lia filino, 25-jara
Ivan Vasilijiĉ Lomov, 35-jaraĝa najbaro de Ĉubukov, granda kaj forta, sed tre suspektinda terposedanto
La noveloj troviĝas ankaŭ en la kolekto Ĉeriza ĝardeno - vidu sube.
En somera vilao (vidbendo), amuza rakonto pri geedzoj, kiuj ferias en somera vilao, bazita sur novelo de Anton Ĉeĥov. Filmita de Yatugatake. Reĝisoro: Aleksandra Watanuki. Scenaro: Kitagawa Hisasi, Aleksandra Watanuki. Filmado: Kobayasi Erika, Reza Kheirkhah. Muziko: Saito Yosinori. Pianoludo: Tagami, Chieko. - Tokio: Esperanto-Grupo Vilaĝanoj, 1998.
Rusaj amnoveloj de Anton Ĉeĥov, Ivan Bunin kaj Vladimir Nabokov, tradukis Grigorij Arosev kaj Aleksander Korĵenkov. Jekaterinburg, 2000. - 23 paĝoj (Serio Rusa literaturo, 7).
Enhavas la novelon Pri la amo, kiu troviĝas ankaŭ en la kolekto Ĉeriza ĝardeno - vidu sube.
Onklo Vanja (Djadja Vanja), scenoj el vilaĝa vivo en kvar aktoj, tradukis Miĥail Povorin. Moskvo, 2005. - 44 paĝoj.
Filmo "Malsamaj vizaĝoj"
En 1971 en Sovetunio aperis neordinara filmo "Malsamaj vizaĝoj", en kiu sole ĉefrolas eminenta rusa aktoro Igor Iljinskij. Li prezentas kelkajn verkojn de Ĉeĥov: "Morto de oficisto", "Tro", "Oratoro", "La nokto antaŭ la proceso", "Filino de Albiono", "Botoj" kaj "Ĥameleono". Ĝi estas spektebla en Interreto.
↑ "Greatest short story writer who ever lived." Raymond Carver (in Rosamund Bartlett's introduction to About Love and Other Stories, XX); "Quite probably. the best short-story writer ever." A Chekhov Lexicon, de William Boyd, The Guardian, 3a de Julio 2004. [1] Alirita la 31an de Aŭgusto 2018.
↑ "Stories ... which are among the supreme achievements in prose narrative." Vodka miniatures, belching and angry cats, Revizio de George Steiner de The Undiscovered Chekhov, en The Observer, 13a de Majo 2001. Alirita la 31an de Aŭgusto 2018.
↑ Harold Bloom, Genius: A Study of One Hundred Exemplary Authors.
↑"Actors climb up Chekhov like a mountain, roped together, sharing the glory if they ever make it to the summit". Aktoro Ian McKellen, citita en Miles, 9.
↑"Chekhov's art demands a theatre of mood." Vsevolod Meyerhold, citita en Allen, 13; "A richer submerged life in the text is characteristic of a more profound drama of realism, one which depends less on the externals of presentation." Styan, 84.
↑"Chekhov is said to be the father of the modern short story". Malcolm 2004, p. 87; "He brought something new into literature." James Joyce, en Arthur Power, Conversations with James Joyce, Usborne Publishing Ltd, 1974, (ISBN 978-0-86000-006-8), 57; "Tchehov's breach with the classical tradition is the most significant event in modern literature", John Middleton Murry, en Athenaeum, 8a de Aprilo 1922, citita en la enkonduko de Bartlett al About Love.
↑"You are right in demanding that an artist should take an intelligent attitude to his work, but you confuse two things: solving a problem and stating a problem correctly. It is only the second that is obligatory for the artist." Letero al Suvorin, 27a de Oktobro 1888.Letters of Anton Chekhov.
↑ Rayfield 1997, pp. 3–4: Egor Mikhailovich Chekhov kaj Efrosinia Emelianovna
↑Anton Ĉeĥov, letero al Aleksandr Ĉeĥov, 1889-01-02
↑ 15,015,1El la biografia skizo, adaptita el memoraĵo de la frato de Ĉeĥov nome Mihail, kiu estas enkonduko de la traduko de Constance Garnett de la leteroj de Ĉeĥov, 1920.
↑Letero al la frato Aleksander, 2a de Januaro 1889, en Malcolm 2004, p. 102.
↑Alia rigardo al la infanaĝo de Ĉeĥov aperas en letero al sia publikigisto kaj amiko Aleksei Suvorin: "El mia infanaĝo mi kredis en progreso, kaj mi ne povas eviti kredi en ĝi ĉar la diferenco inter la epoko kiam mi estis batita kaj la epoko kiam oni ĉesis bati estis enorma." Letero al Suvorin, 27a de Marto 1894. Letters of Anton Chekhov.
↑"There is in these miniatures an arresting potion of cruelty ... The wonderfully compassionate Chekhov was yet to mature." "Vodka Miniatures, Belching and Angry Cats", Revizio de George Steiner pri The Undiscovered Chekhov en The Observer, 13a de Majo 2001. Alirita la 16an de Februaro 2007.
↑ Rayfield 1997, pp. 448–50 Ili apartiĝis nur kiam Ĉeĥov ne ŝatis la kontraŭ-judajn atakoj en "Novoje vremja" kontraŭ Dreyfus kaj Zola en 1898.
↑ Iel, la dekstrulo Suvorin, kiun Lenin poste nomis "La kuranta hundo de la Caro" (Payne, XXXV), estis la malo de Ĉeĥov; "Ĉeĥov devis funkcii kiel la reno de Suvorin, elprenante la venenon de la negocisto." Wood 2000, p. 79
↑"There is a scent of the steppe and one hears the birds sing. I see my old friends the ravens flying over the steppe." Letero al la fratino Maŝa, 2a de Aprilo 1887. Letters of Anton Chekhov.
↑Letero al Grigoroviĉ, 12a de Januaro 1888. Citita de Malcolm 2004, p. 137.
↑"'La stepo,' kiel Michael Finke sugestas, estas 'speco de vortaro de la poetiko de Ĉeĥov,' tipo de ekzempla okazo de kaŝitaj literaturaj armiloj kiujn Ĉeĥov montros en sia venonta verkaro." Malcolm 2004, p. 147.
↑ El la biografia skizo, adaptita el la memoraĵo de la frato de Ĉeĥov nome Miĥail, kiu estas la enkonduko de la traduko de Constance Garnett de la leteroj de Ĉeĥov, 1920.
Aleksander Korĵenkov, Anton Ĉeĥov en Esperanto. Eseoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. Prelego prezentita okaze de la centjariĝo de la morto de Ĉeĥov.
En aliaj lingvoj
Bartlett, Rosamund, kaj Anthony Phillips (translators), Chekhov: A Life in Letters, Penguin Books, 2004, ISBN 978-0-14-044922-8
Bartlett, Rosamund, Chekhov: Scenes from a Life, Free Press, 2004, ISBN 978-0-7432-3074-2
Malcolm, Janet (2004) [2001]. Reading Chekhov, a Critical Journey. London: Granta Publications. ISBN 9781862076358. OCLC 224119811.
Rayfield, Donald (1997). Anton Chekhov: A Life. London: HarperCollins. ISBN 9780805057478. OCLC 654644946, 229213309.
Simmons, Ernest Joseph (1970) [1962]. Chekhov: A Biography. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 9780226758053. OCLC 682992.
Wood, James (2000) [1999]. "What Chekhov Meant by Life". The Broken Estate: Essays in Literature and Belief. New York, NY: Modern Library. ISBN 9780804151900. OCLC 863217943.
هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (مايو 2019) مالك بن حبيب مالك بن حبيب معلومات شخصية مكان الميلاد الجزيرة العربية تاريخ الوفاة بعد 40 هـ - 661 الديانة الإسلام الحياة العملية المهنة شاعر تعديل مصدري - تعديل ...
Pertempuran PrahaBagian dari Perang Tiga Puluh TahunLukisan yang menggambarkan pasukan Swedia di Jembatan Karl, Kota Praha, karya Karel dan Adolf Liebscher tahun 1891Tanggal25 Juli – 1 November 1648LokasiPraha, Kerajaan Bohemia, Monarki Habsburg (kini di Republik Ceko)50°05′11″N 14°24′44″E / 50.08639°N 14.41222°E / 50.08639; 14.41222Koordinat: 50°05′11″N 14°24′44″E / 50.08639°N 14.41222°E / 50.08639; 14.41222Hasil Penja...
Mari Aldon Aldon en el estreno en Florida de Distant Drums (1951)Información personalNombre de nacimiento Aldona PauliutėNacimiento 17 de noviembre de 1925Tauragė, LituaniaFallecimiento 31 de octubre de 2004 (78 años)Las Vegas, Nevada, Estados UnidosNacionalidad Lituana y estadounidenseLengua materna Lituano FamiliaCónyuge Tay Garnett (matr. 1953; fall. 1977)Hijos 1[1]Información profesionalOcupación ActrizAños activa 1946–1968[editar datos en ...
Wappen Deutschlandkarte 52.68.6166666666667Koordinaten: 52° 36′ N, 8° 37′ O Basisdaten (Stand 1977) Bestandszeitraum: 1932–1977 Bundesland: Niedersachsen Regierungsbezirk: Hannover Verwaltungssitz: Diepholz Fläche: 1.207,45 km2 Einwohner: 76.100 (30. Jun. 1977) Bevölkerungsdichte: 63 Einwohner je km2 Kfz-Kennzeichen: DH Kreisschlüssel: 03 1 31 Kreisgliederung: 36 Gemeinden Der Landkreis Grafschaft Diepholz war bis 1977 ein Landkreis ...
1931 film BrandedLobby cardDirected byD. Ross LedermanWritten byRandall FayeProduced byHarry CohnStarringBuck JonesEthel KenyonWallace MacDonaldCinematographyElmer DyerBenjamin H. KlineEdited byOtto MeyerGene MilfordDistributed byColumbia Pictures CorporationRelease date September 1, 1931 (1931-09-01) Running time61 minutesCountryUnited StatesLanguageEnglish Branded is a 1931 American Pre-Code Western film directed by D. Ross Lederman.[1] Plot Dale (Buck Jones) and side...
يفتقر محتوى هذه المقالة إلى الاستشهاد بمصادر. فضلاً، ساهم في تطوير هذه المقالة من خلال إضافة مصادر موثوق بها. أي معلومات غير موثقة يمكن التشكيك بها وإزالتها. (ديسمبر 2018) بيت سوهين الاسم الرسمي بيت سوهين الإحداثيات 35°30′47″N 36°0′22″E / 35.51306°N 36.00611°E / 35.51306; 36.00611 تقسي...
Các lá bào tử của dương xỉ. Nó là một lá màu mỡ mang cấu trúc sinh sản. Một lá bào tử là một chiếc lá mang nang bào tử. Cả đại bao tử và vi bào tử đều có thể là lá bào tử. Ở thực vật dị hợp tử, các lá bào tử (cho dù chúng là vi bào tử hoặc đại bào tử) mang đại nang bào tử và do đó được gọi là đại lá bào tử, hoặc vi nang bào tử và được gọi là vi lá bào tử. Sự ch...
Artikel ini sebatang kara, artinya tidak ada artikel lain yang memiliki pranala balik ke halaman ini.Bantulah menambah pranala ke artikel ini dari artikel yang berhubungan atau coba peralatan pencari pranala.Tag ini diberikan pada Oktober 2022. Nilyardi Kahar adalah seorang ahli fisika lulusan dari ITB Bandung. Dia dilahirkan di kota Solo, Jawa Tengah. Sejak SMA dia sangat menyukai pelajaran Fisika dan Matematika. Selepas menyelesaikan kuliah di ITB Bandung, dia melanjutkan kuliah Universitas...
.cy البلد قبرص الموقع الموقع الرسمي تعديل مصدري - تعديل cy. هو نطاق إنترنت من صِنف مستوى النطاقات العُليا في ترميز الدول والمناطق، للمواقع التي تنتمي لقبرص.[1][2] مراجع ^ النطاق الأعلى في ترميز الدولة (بالإنجليزية). ORSN [الإنجليزية]. Archived from the original on 2019-05-07. Retrieved 20...
Azulejo de censo con la clave Visita G.L Manzana n.º 470 La denominada Planimetría General de Madrid, en algunas ocasiones denominadas como Planimetría General de la Villa o Visita General, corresponde a un catastro urbano realizado en el siglo XVIII en Madrid. En el catastro se recogieron documentalmente datos relativos a los propietarios de los inmuebles madrileños y otras características como, dueños anteriores, plano parcelario de cada manzana, descripción de la configuración...
Form of artistic expression Illusionism redirects here. For other uses, see Illusionism (disambiguation). For the performing art of magic, see Magic (illusion). Triumph of the Name of Jesus, by Giovanni Battista Gaulli, on the ceiling of the Church of the Gesu. The decorations of the vault over the nave date back to the 17th century. The fresco is the work of Giovanni Battista Gaulli, known as Baciccia. The stucco reliefs were executed by Ercole Antonio Raggi and Leonardo Reti, following the ...
2016 video game This article is about the video game. For the Disney theme park, see Magic Kingdom. For other uses, see Magic Kingdom (disambiguation). 2016 video gameDisney Magic KingdomsApp icon featuring Mickey MouseDeveloper(s)GameloftPublisher(s)GameloftPlatform(s)iOS, Android, WindowsReleaseWW: March 17, 2016Genre(s)City buildingMode(s)Single-player Disney Magic Kingdoms is a 2016 city-building game developed and published by Gameloft for iOS, Android, and Windows. It is themed off the ...
Basque international television channel This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: ETB Sat – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (April 2010) (Learn how and when to remove this template message) Television channel ETB SATCountrySpain and FranceBroadcast areaWorldwideNetworkETBHeadquartersBilbao,...
Truncated 7-demicubeCantic 7-cube D7 Coxeter plane projection Type uniform 7-polytope Schläfli symbol t{3,34,1}h2{4,3,3,3,3,3} Coxeter diagram 6-faces 142 5-faces 1428 4-faces 5656 Cells 11760 Faces 13440 Edges 7392 Vertices 1344 Vertex figure ( )v{ }x{3,3,3} Coxeter groups D7, [34,1,1] Properties convex In seven-dimensional geometry, a cantic 7-cube or truncated 7-demicube as a uniform 7-polytope, being a truncation of the 7-demicube. A uniform 7-polytope is vertex-transitive and constructe...
Type of real estate ownership right The examples and perspective in this article deal primarily with the United States and do not represent a worldwide view of the subject. You may improve this article, discuss the issue on the talk page, or create a new article, as appropriate. (August 2021) (Learn how and when to remove this template message) An example of air rights in use: a high-rise building extends over a four-story building in New York City. In real estate, air rights are the property...
Australian keyboardist For other people with the same name, see Roger Mason. Roger MasonBackground informationBirth nameRoger Ashley MasonGenresNew wave, funk rockOccupation(s)Keyboardist, songwriter, screen music composer, vocals, multi instrumentalist, tv composerInstrument(s)Keyboards, Piano, Guitar, Dulcimer, Cello, Traditional and Ancient InstrumentsYears active1979–presentWebsiterogermasoncomposer.comMusical artist Roger Ashley Mason is an Australian keyboardist who has been a member ...
This article is about the 1934 Universal serial. For other uses, see Red Rider (disambiguation). 1934 American filmThe Red RiderTheatrical release posterDirected byLew LandersWritten byGeorge H. PlymptonVin MooreElla O'NeillBasil DickeyW. C. TuttleProduced byMilton GatzertHenry MacRae (associate)StarringBuck JonesGrant WithersMarion ShillingWalter MillerRichard CramerCinematographyRichard FryerEdited bySaul A. GoodkindEdward ToddJoseph GluckLouis SackinMusic byDavid KlatzkinAl ShortDistribute...
2017 Palestinian drama film WajibFilm posterDirected byAnnemarie JacirWritten byAnnemarie JacirProduced byOssama BawardiStarringMohammad Bakri, Saleh BakriRelease date 5 August 2017 (2017-08-05) (Locarno) Running time96 minutesCountryPalestineLanguagePalestinian Arabic Wajib (Arabic: واجب Wājib, Duty) is a 2017 Palestinian drama film directed by Annemarie Jacir. It was screened in the Contemporary World Cinema section at the 2017 Toronto International Film Festival. ...
Mufulira Wanderers Football ClubCalcio Segni distintiviUniformi di gara Casa Trasferta Colori sociali Verde, bianco Dati societariCittàMufulira Nazione Zambia ConfederazioneCAF Federazione FAZ CampionatoCampionato di calcio dello Zambia Fondazione1953 StadioShinde Stadium(10 000 posti) PalmarèsSi invita a seguire il modello di voce Il Mufulira Wanderers Football Club è un club calcistico zambiano di Mufulira. Indice 1 Storia 2 Allenatori 3 Giocatori 4 Palmarès 4.1 Competizioni n...