Antônio Carlos estas municipo en la ŝtato Sankta Katarino en la Suda regiono de Brazilo.[1][2][3][4]
Ĝi estis fondita en la 6a de novembro 1963 kaj estis nomumita tiel honore al la brazila politikisto Antônio Carlos Ribeiro de Andrada (1870-1946).
Loka varianto de la Hunsrück-a dialekto (vidu artikolon: Okcidentĝermana lingvaro) estis parolata kaj estas parto de la historio de tiu regiono ekde la epoko de la pioniroj kiu startis antaŭ preskaŭ du jarcentoj. La Hunsrück-a estas kun-oficiala lingvo de tiu municipo. Aliloke, ĉefe en la okcidenta parto de Sankta Katarino, sed speciale en la najbara ŝtato Rio Grande do Sul, la hegemonia germanlingva dialekto estas la Sudriogranda germana dialekto kiel varianto de la sama lingvaro.
Referencoj