La municipo konsistas ekde 1990 el la polderojAnna Paulownapolder, Wieringerwaard kaj Waardpolder. La vilaĝo Anna Paulowna situas en la centro de la Anna Paulowna-poldero. Ĝi formas unuon kun Kleine Sluis.
La nomo de la municipo estas derivita de la Anna Paulowna-poldero, kiu estis sekigita en 1846 dum la regado de reĝo Vilhelmo la 2-a (Nederlando) kaj nomita pro honoro al lia edzino reĝino Anna Paŭlovna (ruse: Анна Павловна/Anna Pavlovna) kiu estis rusino el la cara familio Romanov .