Anna Almásiné Törőcsik [almAŝinE torOĉik], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Almásiné Törőcsik Anna estis hungara oficisto, prokuroro, oficiro. Ŝia origina nomo estis (ĉiuj nomoj laŭ la hungarlingve kutima nomordo:) Törőcsik Anna, ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis Horváth Józsefné kaj Almási Ferencné.
Anna Almásiné Törőcsik[1] naskiĝis la 15-an de julio 1925 (nun 1925-07-15) (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 25-a) en Gádoros, ŝi mortis la 5-an de aprilo 2007 en Várpalota.
Biografio
Anna Almásiné Törőcsik frekventis bazlernejon en Jászberény, poste ŝi maturiĝis en komerca mezlernejo en Orosháza en 1943, pli poste ŝi havis porokazajn laborojn. En la lernojaro 1944 ŝi instruis en lernejo en Nagyszénás, poste ŝi estis oficisto en Békéscsaba, ekde 1946 en la ĉefurbo en ministerio. Ŝi akiris juĝejan-akuzistan licencon en akademio en 1950, poste ŝi havis rangon kapitano laborinta en la armea prokurorejo. En 1951 ŝi akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, baldaŭe pedagogian diplomon en 1964 kaj psikologian diplomon en 1967. Intertempe ŝi estis altigita ĉefprokuroro kun rango subkolonelo en 1962, fine ŝi pensiuliĝis en 1980. Ŝi edziĝis dufoje, almenaŭ unufoje ŝi naskis filon. Ŝi ricevis premiojn inter 1948-1979.
Elektitaj kontribuoj
- A sorkatonák nemi erkölcs elleni bűncselekményeinek néhány jellemzője. A katonák megismerésének, értékelésének pszichológiai kérdései. (1980)
- Fegyelmi nevelés és közösségi élet az alegységben. (1982)
- Hatalom és konfliktus a katonai környezetben. (kunaŭtoro, 1990)
Fontoj
Referencoj