Andrew Parrott (* 10-an de marto1947 en Walsall) estas angla ĥordirektisto kaj muziksciencisto.
Parrott studis ĉe la universitato de Oksfordo, kie li ĉefe okupiĝis pri la historiema koncertado de muziko el la 16-a kaj 17-a jarcentoj.
Li estas konata kiel direktisto de la ensemblo Taverner Choir, Consort and Players. Lia publikaĵo Bachs Chor: zum neuen Verständnis trafis en la fakularo eksterordinaran resonancon. En ĉi tiu traktaĵo li defendas la tezon starigitan far Joshua Rifkin, ke Bach prezentis sian koncertan eklezimuzikon nur per kantvoĉa kvarto aŭ kvinteto.
Traktaĵoj
Bachs Chor: zum neuen Verständnis (Metzler - Bärenreiter)