Andrea Sailer

Andrea Sailer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1972 (1972-01-01) (52-jaraĝa)
en Weiz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andrea SAILER (naskiĝinta en 1972 en Weiz) estas aŭstra verkistino.

Vivo

Andrea Sailer studis filozofion, anglistikon kaj usonaĵojn en Graz. Ĝis nun ŝi publikigis poemojn, rakontojn kaj romanojn, aŭ libroforme aŭ antologie respektive magazine. Krome radifonie oni jam ofte povis aŭskulti ŝiajn aferojn, i.a. en la kolumno "Gedanken zur Zeit" (tempaj pripensoj).[1][2]

En 2001 ŝi faris por la stiria landa ekspozicio literaturan instalaĵon kun la titolo Spiritueller Weg - 7 Quellen zur Kraft (spirita vojo - sep fontoj al la forto) kiu videblas en la Emanuel-kapelo de la pilgrimkirko Weizberg.[3]Sailer vivas kiel liberprofesia verkistino en sia naskiĝloko Weiz.

En 2018 ŝi verkis la 14-an libron, lirikan portreton kvazaŭ priĉiutagavivan okaze de la 25-a datreveno fonda de VinziDorf, do de la vilaĝo de Sankta Vincento. Tie loĝas senhejmuloj kaj alkoholdrinkintoj. La temoj pri vivo de randenŝovitaj personoj, pri soleco, malsano jam ĉiam fascinis ŝin. Krome ŝi tute apogas la ideon pri la kreo de tiaj kunloĝantejoj. La verkistino ĝenerale uzas por skribado krajonon kaj simplan skribmaŝinon malŝatante interreton.[4]

Publikigitaĵoj apartaj

  • Paradiese, Leykam, Graz 2015
  • Einstweilen wird es Abend. Leykam, Graz 2012
  • Von Käfern und Menschen. Leykam, Graz 2007
  • Warteräume. Vier-Viertel-Verlag, Strasshof 2004
  • Gedanken zur Zeit Steirische Verlags-Gesellschaft, Graz 2000
  • Saisonschluss, Leykam, Graz 1998
  • Am Ende des Tages, Leykam, Graz 1996

Honoroj

  • 1997 Literaturförderungspreis der Stadt Graz
  • 1998 Bertelsmann-Literaturkursstipendium
  • 2002 Österreichischer Frauenkunstpreis

Eksteraj ligiloj

Notoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!