La Federacio estis fondita kiel Anarkikomunista Federacio en Marto de 1986 fare de la Anarchist Communist Discussion Group (anarkikomunista studgrupo), kiu kreiĝis ĉirkaŭ du anarkikomunistoj kiuj estis revenintaj el Francio kaj ekvendis la broŝurojn de la iama tendenco Libertarian Communist Group (libereckomunista grupo), kaj membroj de Syndicalist Fight. La grupo celis havigi anarkiistan intervenon en la luktoj de la laborista klaso kiaj la striko de la britaj karboministoj (1984-1985), kaj estis tute enmetita en la civitana lukto kontraŭtaksa "Anti-Poll Tax" fine de la 1980-aj jaroj kaj luktoj de sendungitoj. Estis ankaŭ grava studenta membraro kiuj estis aktivaj en okupado de universitatoj komence de 2009 kontraŭ la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009) kaj en 2010 kontraŭ la reformoj en la eduksistemo.
Oni ŝanĝis sian nomon al Anarchist Federation[1] fine de la 1990-aj jaroj.
Celoj
Publikaĵoj
Organise!
Organise! estas la gazeto de Anarchist Federation.
Membreco en IAF-IFA
La Anarchist Federation estas membra organizo de la Anarkiisma Internacio de Anarkiistaj Federacioj (IAF-IFA),[2] sed ĝi havas ankaŭ sian propran sekretariaron respondecan pri mondoregionoj kie ne estas membroj de IAF-IFA.