Kvira anarkiismo kontraŭstaras makiavelan uzadon de la GLAT-a komunumo fare de registaroj kaj firmaoj por kovri proprajn malobservojn de homaj rajtoj. Ĝi ĝenerale kontraŭas la celojn de la liberalisma GLAT-movado, kiu volas atingigi al gejoj ŝtatajn instituciojn kiel geedziĝon kaj militistaran membrecon anstataŭ trakti ĉiutagajn kaj materiajn problemojn, kiaj malriĉeco, institucia homofobio, polica perforto, kaj la intersekciĝo de pluraj formoj de diskriminacio. Shiri Eisner argumentas kontraŭ geedziĝo kiel kapitalisma, patriarkeca institucio uzata por fortigi hegemonion, regi la socion (precipe virinojn sed ne nur) kaj teni monon en riĉaj familioj. Laŭ Eisner, la familio mem estas socia regilo, disigante la civitanaron al minimumaj unuoj kun malsamaj interesoj por ke ili ne rekonu siajn komunajn premantojn, la ŝtaton kaj la ekonomian eliton.[5] Kviraj anarkiistoj rimarkigas kiel la movado por geedziĝo imitas la samajn religiajn konservistojn, kiuj kontraŭstaras la kviran komunumon, kaj ankaŭ argumentas, ke neniuj specialaj sociaj privilegioj estu dotataj al geedzoj, ĉu aliseksemaj aŭ ne.[6]
La diferencoj inter la liberala kaj radikala movadoj por kvira liberiĝo kondukis al la fondo de la radikala movado Geja Honto.
↑»Kvankam ekde antaŭ 1968, oni lin vidus kiel »la praulo de la franca samseksema movado«, Danielon Gerinan ĉiam pli bone konis ekster samseksemaj ĉirkaŭaĵoj pro lia rolo en la revolucia movado. En la revolucia maldekstro de la socialisma partio dum la 1930aj jaroj, lin poste multe influis Trotskia, antaŭ allogis la liberecane komunisma flanko de la anarĥisma movado.« David Berry. "For a dialectic of homosexuality and revolution"
↑Karl Heinrich Ulrichs estis komencinta gazeton nome Prometheus en 1870, sed aperis nur unu numero. (Kennedy, Hubert, Karl Heinrich Ulrichs: First Theorist of Homosexuality, en: 'Science and Homosexualities', eld. Vernon Rosario (pp. 26–45). New York: Routledge, 1997.