La subteretaĝo An Uaimh Mhor ( = la granda kaverno) aŭ Raitts Cave (ankaŭ nomata Lynchat) situas nordokcidente de Kingussie, proksime al la ŝoseo A9 direkte al Altaj landoj en Skotlando.
Tiu ĉi hufferforma, tipe skota subteretaĝo, estas el la malfrua ferepoko (100 ĝis 400 p.K.). Ĝiaj masivaj muroj el sekmasonaĵo, kun pli granda tavolo, rezultas en neordinare alta ejo, kiu kovriĝis grandparte per mallarĝaj, longaj platoj.