Aluminia oksido aŭ alumino estas blanka pulvoro, en akvo ne solvebla. Ĝi havas la fandopunkton de 2050 °C. Ĝi solviĝas en acidoj kaj lesivoj ĉe estiĝo de aluminiaj saloj kaj aluminatoj.
Al 2 O 3 estas signifa en sia uzo por produkti aluminian metalon, kiel abrazivo pro ĝia dureco, kaj kiel fajrorezista materialo pro sia alta fandopunkto.
Produktado
La produktado povas okazi per bruligo de aluminio kaj ardigo de aluminia hidroksido en alta temperaturo.
Dum la ardigo estiĝas unuafoje - ĉe 300 °C - AlO(OH), poste kubkrada gama-Al2O3, kiu transformiĝas super 1000 °C al heksagona alfa-Al2O3. La alfa-modifo aperas ankaŭ en la naturo kiel mineralo: korundo.
Alumino signifas malvastasence la kuban γ-Al2O3 aluminia oksidon. Tiu interalie estas uzata por la produktado de aluminioksida ceramiko. Bakite, ekde 800 °C ĝi transformas sin al la romba α-modifaĵo de la Al2O3.
La aluminia oksido estas bazmaterialo por la aluminia produktado, oni produktas en granda kvanto per lesivado de la baŭksito.
Reakcioj
Reakcio 1
- Preparado de aluminia oksido per traktado de aluminia klorido kun akvo
Reakcio 2
- Preparado de aluminia oksido per malkomponado de aluminia hidroksido:
Reakcio 3
- Preparado de karbona duoksido per traktado de aluminia oksido kun aluminia karbonato:
Reakcio 4
- Preparado de aluminia oksido per traktado de oksigeno kun aluminio:
Reakcio 5
- Preparado de aluminia klorido per traktado de klorida acido kun aluminia oksido:
Vidu ankaŭ