Citadis
|
tram model
|
|
Citadis 302 en Nico
|
|
Nomo kaj tipo
|
Tipo
|
Tramo
|
|
Servado
|
Servadojaroj
|
1999 (X-01), 2000 (X-02), 2005 (X-03), 2009 (X-04), 2014 (Compact), 2017 (X-05)
|
|
Produktado
|
Produktisto
|
Alstom
|
Nombro de konstruitaj trajnoj
|
> 1 600
|
|
Trajtoj
|
Longeco
|
22 / 23,9 / 30 / 32,2 / 33,4 / 35,6 / 36,8 / 40 / 43,4 / 44,6
|
Larĝeco
|
2,32 / 2,35 / 2,40 / 2,65
|
Alteco
|
~3,30
|
Maksimuma rapido
|
70 / 80
|
Kapacito
|
127 - 341
|
Elirpovumo
|
720
|
Ŝpuro
|
1 435 mm
|
Kurenta sistemo
|
750 V Kk
|
|
Citadis estas tramo kun malalta planko produktita de Alstom Transport. Entute, pli ol 2 300 vagonaroj de tiu modelo estis venditaj[1], al preskaŭ 55 urboj tutmonde; tiuj vagonaroj trairis pli ol 245 milionojn da kilometroj kaj transportis pli ol 4,2 miliardojn da pasaĝeroj (en aprilo 2012)[2],[3]. En Francio, pli ol 800 vagonaroj estis venditaj al 23 retoj de transporto[1].
Citadis estas dezajnita kaj konstruita en Aytré, apud La Rochelle, Santa Perpètua de Mogoda, apud Barcelono en Hispanio, aŭ Reichshoffen, en Alzaco. Versio por tramtrajno, nomita Citadis Dualis, estas dezajnita kaj konstruita en Valenciennes.
La koncepto de Citadis ebligas, el normigitaj moduloj, produkti malsamajn tramojn por ĉiu aparta reto, inkluzive uzante malsaman antaŭon por personigita aspekto.
Modeloj
Ekzistas pluraj tipoj de Citadis. La katalogo inkluzivas arojn kun parte malalta planko kaj arojn kun plene malalta planko. La tuto estas disponebla en diversaj longoj kiuj iras de 3 ĝis 7 moduloj (vagonoj).
La modeloj konsistas el:
Generacio 0 (Citadis 100):
- Citadis 100 - malalta planko en 70 % de la vagonaro, fabrikita de Alstom-Konstal en Chorzów, esence por la pola merkato
Generacio 1:
- Citadis 301 - 30 metroj, 3 vagonoj, malalta planko en 75 % de la vagonaro
- Citadis 401 - 40 metroj, 5 vagonoj, malalta planko en 80 % de la vagonaro
Generacio 2 (Citadis 300):
- Citadis 202 - 24 metroj, 3 vagonoj, 100 % malalta planko
- Citadis 302 - 32 metroj, 5 vagonoj, 100 % malalta planko
- Citadis 402 - 44 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko
- Citadis 502 - 55 metroj, 9 vagonoj, 100 % malalta planko, nur liveritaj en Dublino
Generacio 3 (Citadis 300) :
- Citadis 403 - 45 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko sed finaj boĝioj modifitaj (speciale dezajnitaj por tramo de Strasburgo)
Generacio 4 / orientaj landoj (Citadis 400) :
Generacio 5 (Citadis X05), modernigo de generacio 2 kun boĝioj Ixège kiel Dualis kaj X-04[4]:
- Citadis 205 aŭ Citadis Compact - 22 ĝis 24 metroj, 3 vagonoj, 100 % malalta planko[5],[6]
- Citadis 305 - 32 ĝis 37 metroj, 5 vagonoj, 100 % malalta planko
- Citadis 405 - 43 ĝis 45 metroj, 7 vagonoj, 100 % malalta planko
Tramtrajnoj
- RegioCitadis - 3 vagonoj, malalta planko en 70 % de la vagonaro (tramtrajno por Germanio kaj Nederlando)[7]
- Citadis Dualis (tramtrajno por la franca merkato)[7]
- Citadis Spirit (tramtrajno aŭ malpeza trajno por la nordamerika merkato)[8]
Bildgalerio
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alstom Citadis en la franca Vikipedio.