La preĝejo estis pligrandigita kaj rekonstruita plurfoje inter la 11-a jarcento kaj la 15-a jarcento. Pro sia proksimeco al la turo, ĝi rapide ĝuis favorajn rilatojn kun la reĝo, precipe kun Eduardo la 4-a.
La konstruaĵo estis kritike difektita de proksima eksplodo en 1649, kiu detruis ĝian okcidentan turon. Ĝi plie estis apenaŭ ŝparita de la granda incendio de Londono en 1666, nur danke al la admiralo William Penn (patro de William Penn), kiu savis ĝin per la preventa detruado de la ĉirkaŭaj domoj por krei fajrobarilon.
La preĝejo estis difektita dum la dua mondmilito, kaj povis oficiale remalfermi nur en 1957.