Alkmund de Derby (aŭ Ealhmund, Alcmund...), (mortis verŝajne la 19-an de marto800) estis verŝajne filo de Alhred kiu regis Northumbria, Anglio de 765 al 774. Pro dinastiaj luktoj, li pasis pli ol dudek jaroj kiel ekzilito inter la piktoj. Ĉirkaŭ 800 li eniris Northumbria kun armeo. Li estis mortigita sed oni ne scias la cirkonstancojn. Laŭdire reĝo Eardwulf de Northumbria ordonis lian mortigon, kaj li estis venerata kiel martiro kaj sanktulo. Lia festotago estas la 19-a de marto.
Li estis entombigita ĉe Lilleshall, Shropshire, tiam en Mercia kien multaj malamikoj de Eardwulf fuĝis. Estis raportoj de mirakloj ĉe lia tombo. Poste, pro disraboj de la vikingoj, la kadavro estis reentombigata en Derby. Pluraj preĝejoj en la ĉirkaŭaĵo estas dediĉitaj al Alkmund.
↑La etikedo de la Muzea ekspozicio tekstas "Parto de 9-jarcenta Anglosaksa ŝtona kruco kiu iam staris en preĝejo S-ta Alkmund, Derby. Tiu ŝtono estis trovita kiam preĝejo S-ta Alkmund estis rekonstruita en 1844. La kruco estis origine ĉirkaŭ 4 metrojn alta. Estas birdoj kaj bestoj ĉizitaj sur la kvar flankoj."