Ali Akbar Salehi (perse علی اکبر صالحی, naskiĝis la 24-an de marto 1949 en Karbalo, Irako, estas irana politikisto, diplomato kaj aktuale ekde la 13-a de decembro 2010 estas la nuna ministro pri eksteraj rilatoj de Irano. Antaŭ tiu posteno, li estis gvidanto de la Atomenergia Organizo de Irano inter la 16-a de julio 2009 ĝis la 13-a de decembro 2010. Antaŭ tio, li interalie de 1997 ĝis 2005 estis la irana reprezentanto en la Internacia Atomenergi-Agentejo (IAEA).