Alfréd RÉNYI [rEnji], hungare Rényi Alfréd estis hungara matematikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (de 1956). Lia edzino estis Kató Rényi.
Alfréd Rényi naskiĝis la 20-an de marto 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de februaro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
Alfréd Rényi devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li lernis precipe de Lipót Fejér. Post la 2-a mondmilito li doktoriĝis en Szeged ĉe Frigyes Riesz. En 1949 li ekedukis en universitato de Debrecen. En la sekva jaro li fondis filian instituton de Hungara Scienca Akademio. Ekde 1952 li instruis en Universitato de Budapeŝto. Li okupiĝis precipe pri kombinatoriko, grafeteorio, probablokalkulo kaj li pruvis Konjekton de Goldbach. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1954.
Memorigiloj
Verkaro (elekto)
- Ars Mathematica – Rényi Alfréd összegyűjtött írásai - kolektitaj verkoj de la aŭtoro, 2005
- Dialógusok a matematikáról (Dialogoj pri matematiko), 1994
- Valószínűségszámítás - universitata lernolibro, 1968
Fontoj