Alfréd Krolopp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krolopp Alfréd estis hungara akademia instruisto. Lia familia nomvarianto estis Krolop.
Alfréd Krolopp[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1872 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 25-an de junio 1939 en Magyaróvár (Hungara reĝlando).
Biografio
Alfréd Krolopp akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1896. Post la diplomo li estis asistanto en la sama loko. Post 2 jaroj la Ministerio pri agrikulturo (Hungario) sendis lin studvojaĝi al eksterlando. Hejmenveninta li laboris en la ministerio, sed ekde 1904 li denove instruis en la akademio, eĉ baldaŭ li estis akademiestro. Li ne politikadis, tamen post fiasko de Hungara Sovetrespubliko (1919) li estis forigita. Intertempe ekde 1903 li partoprenis en redaktadoj de kelkaj agrikulturaj gazetoj.
Elektitaj kontribuoj
- A Botrytis cinerea pers (1900)
- Bosznia-Hercegovina mezőgazdasági viszonyai (1904)
- L'enseignement agricole en Hongrie (kunaŭtoro, 1905)
- Az aprójószág tartása és nevelése (1907)
Fontoj
Referencoj