Alexandre de MORAES (brazile-portugale: [aleˈʃɐ̃dɾi dʒi moˈɾajs]; naskita la 13-an de decembro 1968 en San-Paŭlo, San-Paŭlo, Brazilo) estas brazila advokato, eks-politikisto, eksprezidento de la Supera Balota Tribunalo kaj nuntempe Ministro de la Supera Federacia Tribunalo [1].
Ekde 2020, de Moraes altiris vastan atenton de la publiko en Brazilo kaj eksterlande per pluraj arestordonoj, serĉaj ordonoj kaj limigoj pri sociaj retejoj kaj amaskomunikiloj kontraŭ individuoj kaj grupoj implikitaj aŭ suspektitaj pri implikiĝo en puĉoplanado kaj disvastigo de falsaj novaĵoj al blokado en Brazilo de la vaste uzataj platformoj Telegramo kaj Twitter, kiuj ne plenumis liajn postulojn [2][3].
Post lia nomumo al la Supera Balota Tribunalo en 2017, Alexandre de Moraes retiriĝis de plia publika esprimo de siaj politikaj opinioj. Li antaŭe estis konata pro siaj konservativaj opinioj en ekonomiaj temoj kaj lia subteno por pli severa krimkontrolo. Li nomis sin subtenanto de liberala demokratio [4].
Referencoj